Malfermi la ĉefan menuon

Anton TOMIĆ estis jugoslava esperantisto, naskita en 1906, kiu loĝis en Kolombio kaj multe laboris por La Internacia Lingvo en Kolombio. Li estis filo de Stanislav Tomić, inĝeniero, kaj ankaŭ esperantisto, aŭtoro de pluraj verkoj, kiu alvenis al Kolombio por labori en la konstruado de fervojo en la regiono de Antjokio.

Anton Tomić
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1905 (1905-11-30)
Morto 30-an de novembro 1983 (1983-11-30) (78-jara)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Kolombio
Familio
Patro Stanislav Tomić
Profesio
Profesio esperantisto
Information icon.svg
vdr
Anton TOMIC

Anton Tomić estis delegito de UEA ekde la jaroj 1932 (al 1938?), kiam li loĝis en urbo Medellin kaj laboris kiel oficisto. Li atingis kolombian ŝtatanecon en la jaro 1946.

Poste li loĝis en la kolombia ŝtatĉefurbo Bogoto, kaj ekde la jaro 1950 (al 1958?) li estis delegito de "Universala Ligo". Tiujare li ankaŭ komencis instrui Esperanton en la lernejo "República Argentina" de tiu urbo.

Dum sia daŭra agado por Esperanto, s-ro Tomić ankaŭ okupiĝis pri la diskonigado de kolombia kulturo en eksterlando, precipe en sia patrujo, kaj tiucele sendadis kolombiajn dokumentojn al Boegrado, Sarajevo kaj Zagreb.

Inter la tradukaĵoj faritaj de Anton Tomić, estas tre ŝatata far la kolombiaj esperantistoj "Kompatinda Maljunulineto", traduko el tre populara fabelo "La Pobre Viejecita" de verkisto Rafael Pombo. Tiu verketo estis publikigita en la literatura sekcio de medellina ĵurnalo El Colombiano, la 11an de decembro de 1955.

Verŝajne, Anton Tomić estis la unua homo kiu interesiĝis pri skribi la historion de Esperanto-Movado en Kolombio, tasko kiu li fakte entreprenis en la jaro 1977.

Dum la lastaj jaroj de sia vivo li vojaĝis el Bogoto por ekloĝi denove en Medellin serĉante pli bonan klimaton por sia jam ne tre bona sanstato. Li mortis en ĉi-lasta urbo en 1984.

Li estis homo absolute influa en la divastigo kaj intelekta prestiĝo de Esperanto en Kolombio, precipe en Medellin kaj en Bogoto. Lia malrapida kaj klara elparolo estis ĉiam preciza kaj de vaste klera homo, kun plezurige bona lingvaĵo.

La influo de Anton Tomiĉ etendiĝis nerekte ĝis Kalio. La ĉefa disvastiganto de Esperanto en Kalio, Libardo Mejía, lernis la lingvon en Bogoto pro rekomendo de Tomiĉ en 1960.