Antoni Kacper Krygowski (naskiĝis la 5-an de majo 1824 en Harta apud Błażowa, mortis la 7-an de aprilo 1904 en Krakovo) – pola matematikisto kaj fizikisto, pedagogo, profesoro de gimnazioj en Tarnopol, Tarnów kaj Lvovo, en la jaroj 1876 - 1887 direktoro de gimnazio en Wadowice. Entombigita en tomba monumento de Rakowicki-Tombejo en Krakovo, kie ankaŭ ripozas lia edzino Henryka Maciulska.

Antoni Krygowski
Persona informo
Naskiĝo 5-an de majo 1824 (1824-05-05)
en Harta
Morto 7-an de aprilo 1904 (1904-04-07) (79-jaraĝa)
Tombo Tombejo Rakowicki en Krakovo
Lingvoj pola
Ŝtataneco PollandoRusia Imperio
Familio
Infanoj Stanisław Krygowski • Zdzisław Krygowski
Okupo
Okupo fizikisto
vdr
La tombo de Antoni Krygowski

Li havis kvar filojn:

  • Tadeusz Krygowski, kuracisto, kies amata studobjekto estis malnovaj polaj tapiŝoj. En 1911 verkis "Polenteppiche, Orientalisches Archiv, 1911-1912", komencigante esplorojn pri tiu ĉi fako de la arto.
  • Kazimierz Krygowski, landa advokato, sekretario de Lvova Societo de havaĵposedantoj
  • Stanisław Krygowski, juristo, turista aktivulo kaj fotisto
  • Zdzisław Krygowski, matematikisto, iniciatinto de kriptologiaj esploroj pri Enigma