Antoni Szczęsny Godlewski

Antoni Szczęsny Godlewski, pseŭdonomo Antek Rozpylacz (naskiĝis la 11-an de januaro 1923 en Varsovio, mortis la 8-an de aŭgusto 1944 samloke) - soldato de la ribelo de Varsovio en Bataliono „Sokół” (Falko). Mortfalis la 8-an tagon de la ribelo. Postmorte iĝis simbolo de heroeco de la ribelanta junularo. Distingita per Arĝenta Kruco de la Ordeno Virtuti Militari.

Antoni Szczęsny Godlewski
Persona informo
Naskiĝo 11-an de januaro 1923 (1923-01-11)
en Varsovio
Morto 8-an de aŭgusto 1944 (1944-08-08) (21-jaraĝa)
en Varsovio
Tombo Armea Tombejo Powązki
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo soldato
vdr

Vivo redakti

Filo de Franciszek Godlewski, advokato devenanta de pola-kartvela familio (en la jaroj 1927-1933 estis vicvojevodo de Navagrudak kaj de 1934 ĝis 1937 vicvojevodo de Varsovio, kaj inter 1937-1939 distriktestro de la Varsovia distrikto). Komence li lernis en Fundamenta Lernejo de monakinoj en Navagrudak. Post reveno kun la familio al Varsovio daŭrigis lernadon en Mazovia Gimnazio, poste en Gimnazio de Wojciech Górski en Varsovio. Fine, de 1937 edukiĝis ĉe jezuitoj en Chyrów, apud Przemyśl. Dum eksplodo de la milito en 1939 ĝis abituro mankis al li du klasojn de la liceo. Dum la germana okupado frekventis sekretan instruadon en Varsovia Politekniko. Verŝajne apartenis al konspira organizaĵo Korpus Bezpieczeństwa (Korpuso de Sekureco).

Kiel unu el la unuaj volontuloj de la 1-a de aŭgusto kune kun sia amiko Stefan Dorociński partoprenis batalojn de la rotestro Władysław Olszowski „Sokół”, de la estonta Bataliono „Sokół”. Verŝajne estis pafisto aŭ kaporalo. Pro posedo de mitraleto Sten, kiu antaŭ la ribelo estis ĉe Dorociński, li ricevis kromnomon „Antek Rozpylacz” (Antek Ŝpruciganto) kaj iĝis soldato de la unua sturma kompanio de la estiĝanta bataliono. Li plenumis gravan funkcion pro tio ke la taĉmento „Sokół” en la unuaj tagoj de aŭgusto posedis apenaŭ unu mitraleton, 2 fusilojn, kelke da pistoloj kaj grenadoj kaj botelojn kun benzino. Li frekventis batalojn de la strurma taĉmento kaj ĉasis kontraŭ, kaŝitaj en subtegmentoj, germanaj kaŝpafisto. Probable pafmortigis 18 germanojn. Lia interliga soldato en la taĉmento estis tiutempe 10-jaraĝa Zalman Hochman, alie „Miki Bandyta”. Patrolo de „Antek Rozpylacz”, „Miki Bandyta” kaj „Ninka”, estis eternigita en la bildo de Helena Dobrowolska-Nadolna, troviĝanta en la Muzeo de Varsovio.

En materialo rilatanta al germanaj reprezalioj, kolektitaj de kontraŭspiona agentejo de Pola Enlanda Armeo, oni rememoris likvidon de germana taĉmento kaj rekonkero - la 3-an de aŭgusto fare de 6-persona taĉmento kun „Antek Rozpylacz” - de grupo de civiluloj, servantaj kiel "viva ŝildo" ĉe germanaj taĉmentoj.

Li pereis pro serio da pafoj dum preparo de helpa kromatako apoganta soldatojn de Bataliono „Bełt”, vojkruciĝe de la stratoj Bracka kaj Aleje Jerozolimskie. La korpon de mortfalinto forportis de sub la kugloj lia fianĉino Janina Grzybowska-Trojanowska „Ninka”.

Memorigo redakti

La funebra ceremonio okazis la 9-an de aŭgusto. Li estis entombigita ĉe la str. Brackaj 5 kaj estis memorigita en „Biuletyn Informacyjny” (Informa Bulteno) de la 13-a de aŭgusto, kaj ektroviĝis sur anonima foto, en postmilita publikaĵo. Post la morto en la insurekcia gazetaro estis agnoskita heroo, kiu estis: "gloro de la defendlinio kaj masakrinto de germanoj" („Wiadomości z Miasta i Wiadomości Radiowe” de la 10-a de aŭgusto 1944, posttagmeza eldono, n-ro 15). Oni dediĉis al li ankaŭ artikolojn en revuoj, kiel ekzemple „Antek Rozpylacz” en „Biuletyn Informacyjny” de la 13-a de aŭgusto 1944, n-ro 50.

Bibliografio redakti

  • Andrzej Krzysztof Kunert: Słownik biograficzny konspiracji warszawskiej 1939-1944 (Biografia vortaro de la varsovia konspiro 1939-1944). 1-a volumo, P.A.X., Warszawa 1987, ISBN 83-211-0739-7
  • Jan Lissowski, Jerzy Szanser, Marek Werner: Batalion „Sokół” w Powstaniu Warszawskim (Bataliono "Sokół" en Varsovia Ribelo", ŁośGraf, Warszawa 2003, ISBN 83-87572-00-4
  • Izabella Maliszewska, Stanisław Maliszewski: Śródmieście Południowe: warszawskie Termopile 1944: przewodnik historyczny po miejscach walk i pamięci z lat 1939-1944 (Suda Mezurbo: Varsovia Termopile 1944. Historia gvidlibro pri batallokoj kaj memorlokoj el la jaroj 1939-1944), Askon, Warszawa 2001, serio: Warszawskie Termopile 1944, ISBN 83-87545-42-2