Antoni Wiwulski blazono Prus III (naskiĝis la 20-an de februaro 1877 en Totjma, mortis la 10-an de januaro 1919 en Vilno) – pola arkitekto kaj skulptisto, kreinto de interalie Grunwalda Monumento en Krakovo kaj Monumento de Tri Krucoj en Vilno.

Antoni Wiwulski
Persona informo
Naskiĝo 20-an de februaro 1877 (1877-02-20)
en Totjma
Morto 10-an de januaro 1919 (1919-01-10) (41-jaraĝa)
en Vilno, Wilno Voivodeship,  Dua Pola Respubliko
Mortokialo pneŭmonito
Tombo Rasos Cemetery
Lingvoj pola
Ŝtataneco PollandoLitovio
Alma mater Teknika Universitato ĉe Vieno
Okupo
Okupo skulptistoarkitekto
Verkoj Grunwalda Monumento
vdr

Vivo redakti

Antoni Wiwulski naskiĝis en norda Rusio, kie lia patro, diplomito de Arbara Akademio en Peterburgo, estis mastrumanto de ŝtataj arbaroj. Post morto de la patro (1883) lia patrino translokiĝis kun la filo al Mitawa. Post kelkaj lernojaroj en gimnazio ŝi decidis translokigi la filon al Scienc-Eduka Fako de Jezuitoj en Chyrów (nun el Lviva provinco) en la aŭstra aneksaĵo de Pollando, kiun Wiwulski finis, por poste komenci studojn en Vieno. Li estis unua arkitekto kaj skulptisto devenanta de Litovio, kiu turnotempe de la 19-a/20-a jarcentoj finis TU Wien (Fakultato de Arkitekturo, 1901) kaj Nacian Altlernejon de Belartoj en Parizo. Jam dum la studoj en Vieno ekinteresiĝis pri skulptarto.

Bibliografio redakti

  • Józef Poklewski, Polskie życie artystyczne w międzywojennym Wilnie (Pola artisma vivo en intermilita Vilno), Toruń 1994
  • Nijolė Lukšionytė-Tolvaišienė, Antanas Vivulskis: Tradicijų ir modernumo dermė, Vilniaus dailės akademijos leidykla. 2002, p. 163, ​ISBN 9986-571-79-0