Antonija Albert

(Alidirektita el Antonija ALBERT)

Antonija ALBERT (naskiĝis la 16-an de junio 1901 en Varaždin, Kroatio, mortis la 8-an de junio 1992 en Marburg, Germanio) estis kroata esperantistino.

Antonija Albert
Persona informo
Naskiĝo 16-an de junio 1901 (1901-06-16)
en Varaždin
Morto 8-an de junio 1992 (1992-06-08) (90-jaraĝa)
en Marburg
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco GermanioKroatio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Elementan lernejon finis en Osijek, filozofion studis en Zagreb, kie en 1935 ŝi faris ekzamenon por mezlerneja profesoro. Laboris kiel profesorino dum 26 jaroj (ĝis la jaro 1948). Ekde 1952 ŝi membris en Kroata Societo de Aplikaj Artoj kaj ekspoziciis en Zagrebo kaj Beogrado. Ŝi esperantistiĝis en 1956, publikigis poemojn en pluraj revuoj kaj dufoje gajnis premion en la Belartaj Konkursoj de UEA: en 1958 la 2-an premion por prozo ("La Corrida") kaj en 1959 la 3-an premion en la sama kategorio ("Neniam plu"). Kontribuis al "Reeĥoj" (1961) kaj "Utafesta poemaro" (1966). Ŝia poemo "Vokaloj" eniris la libron Esperanta Antologio - Poemoj 1887-1981. Komence de la 60-aj jaroj ŝi elmigris al Germanio, fariĝis germana ŝtatano kaj regula partoprenanto de la Universalaj Kongresoj (laste en Roterdamo 1988). Antonija Albert estis multflanke talenta kaj fascine vastkultura personeco. Dumviva membro kaj grandanima mecenato de UEA, ŝi donacis la bazan kapitalon de pli ol 100 000 guldenoj por la Belarta Fondaĵo. Ankaŭ pli frue ŝi faris valorajn (ofte anonimajn) donacojn, tiel ke ŝia mecenata kontribuo al UEA sumas tutan kvaronmilionon da guldenoj. Ŝi forte rezistis, kiam oni decidis doni al la lasta disponebla ĉambro en la Centra Oficejo ŝian nomon. Kiam oni klarigis, ke la ĉambreto troviĝas en la mansardo, ŝi akceptis kun la komento: "Bone! Mi pasigis la tutan vivon en mansardoj."