Antonina Hoffmann (naskiĝis la 16-an de junio 1842 en Trzebinia, mortis la 16-an de juno 1897 en Krakovo) – pola teatra aktorino.

Antonina Hoffmann
Persona informo
Naskiĝo 16-an de junio 1842 (1842-06-16)
en Trzebinia
Morto 16-an de junio 1897 (1897-06-16) (55-jaraĝa)
en Krakovo
Tombo Tombejo Rakowicki en Krakovo
Ŝtataneco Rusia ImperioPollando
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Vivo redakti

Antonina Hoffmann debutis en Varsovio en 1859 en Teatr Rozmaitości (Varietea Teatro). En 1860 translokiĝis al Krakovo. Gaste prezentis sin en Lvovo, Poznań, Prago kaj Varsovio.

Ŝi estis kunlaborantino kaj plurjara vivkunulino de Stanisław Koźmian. Konkurencis pri pozicio de la unua aktorino en teatra skipo de Krakovo kun Helena Modrzejewska.

Sume ŝi rolis en preskaŭ 400 teatraj roloj. Interalie en spektakloj de William Shakespeare (La dresado de la megero) aŭ Aleksander Fredro. Ŝi enkonukis en la krakovan scenon dramojn de Juliusz Słowacki (Mazepa).

La aktorino mortis la tagon de sia 55-a naskiĝdatreveno. Entombigita sur Rakowicki-tombejo (segmento T). Ŝian tombon ornamas skulptaĵo-busto farita de Michał Korpal kaj epitafo kun informo, ke al la Krakova scenejo dediĉis 37 jarojn.

Eksteraj ligiloj redakti