Antonina dinastio
La Antonina dinastio - dinastio reganta en la jaroj 96-192 en la Romia Imperio. Ili regis kutime rezulte de adopto flanke de sia antaŭulo. Dum ĝia regado Romio atingis apogeon de sia potenco, kun tiom malproksimaj teritorioj kiel Dakio (hodiaŭa Rumanio), Mezopotamio kaj Armenio.
Antonina dinastio | ||
---|---|---|
Dinastio | ||
dinastio | ||
Lando | Roma regno vd | |
Dinastiaj rilatoj | ||
Branĉoj | Antonines • Aurelies • Adoptive Emperors vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Al la dinastio apartenis:
- Nerva (96–98 post Kristo)
- Trajano (98–117)
- Hadriano (117–138)
- Antonino Pia (138–161)
- Marko Aŭrelio (161–180)
- Verus (161–169)
- Komodo (177–192)
Regadperiodo de la dinastio ofte estas nomata "ora jarcento de la imperio". Ĝin rompis la regado de la filo de Marko Aŭrelio — Komodo.
La unuajn kvin regantojn de tiu ĉi dinastio oni nomas «la kvin bonaj imperiestroj».