Antonino el Apameo
Antonino el Apameo (n. en Aribazo, ne identigita loko en romia provinco Sirio, en la 3-a jarcento - m. en Apameo ĉe la Oronto en la parto Syria Coele, tiutempe la norda parto de la romia provinco Sirio komence de la 4-a jarcento, laŭ iuj supozoj en 307) estis kristana martiro, memorata de la katolika eklezio kiel sanktulo, aparte en lia memortago la 2-an de septembro.
Antonino el Apameo | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | dua duono de la 3-a jarcento en Aribazo, ne identigita loko en romia provinco Sirio |
Morto | komence de la 4-a jarcento, laŭ iuj supozoj en 307 en Apameo |
Okupo | |
Okupo | ŝtontajlisto ![]() |
Biografio
redaktiOrigine de Aribazo en Sirio, laŭ tradicio li estis profesia ŝtontajlisto kaj masonisto. Li ekloĝis en loko proksime de Apameo (pli poste nomita Mirlea), antikva urbo ĉe la rivero Orontes, riproĉis la paganojn, kiuj adoris siajn idolojn, rompante la idolojn, tiel provokante la koleron de la paganoj, kiuj batis lin. La kristana episkopo de Apameo petis lin konstrui preĝejon honore al la triunuo, sed post komenci la laboron li laŭ la kristana tradicio estis atakita de paganoj kiuj mortigis lin kiam li estis nur dudekjara.
La korpo de Antonino laŭ la legendo estis diserigita kaj poste entombigita en kaverno ĉe Apameo, la episkopo de la urbo havis bazilikon dediĉitan al li konstruita en la sama kaverno, kiu poste estis detruita fare de la sasanida imperiestro Ĥosro la 2-a en la 7-a jarcento. Tiu ĉi baziliko estis jam konata en 518, menciita en la protokolo de kristana koncilio en Sirio.[1]
Post la morto de Antonino komenciĝas la diasporo de liaj restaĵoj, kiuj estis prenitaj al la paroĥo Saint-Antonin-Noble-Val en la nuna arondismento Montauban/Montalban kaj la departemento Tarn-et-Garonne/Tarn e Garona en Francio, post la detruo de Apameo, kiu okazis en 540 de la armeo de sasanida imperiestro Ĥosro la 1-a, avo de Ĥosro la 2-a; de Noble-Val, kelkaj relikvoj pasis al Pamiers kaj aliaj estis transdonitaj al Palencia en Hispanio.
Kun la tempo, Pamiers komencis perdi la memoron pri Sankta Antonino el Apameo, la loĝantoj de la urbo transformis lin en lokan sanktulon, posteulo de la reĝo de la Visigotoj, kiu fariĝis pastro, dediĉita al la evangelizado de Tuluzo kaj aliaj urboj kaj murdita en Pamiers de siaj propraj samcivitanoj. Ĉi tiu kredo igis la martiron ankaŭ esti nomita sankta "Antoninus de Pamiers". Tiu certe fikcia personaĵo ankaŭ estas memorita la 2-an de septembro.
Referencoj
redakti- ↑ Antonio Saluzzi: di Apamea e la fonte d'acqua dalla terra arida ("Antonino el Apameo kaj la fonto de akvo de la arida tero"), paĝoj 96 kaj sekvaj, serio Quaderni della confraternita ("Kunfrataj kajeroj"), eldonejo Confraternita Sant'Antonino Martire, itale, laŭ retejo jen arkivigita je oktobro 2023.