Antonino de Florenco

Sankta Antonino, ankaŭ konita kiel Antonino de FlorencoAntonio Pierozzi, (n. la 1-an de marto 1389 - m. la 2-an de majo 1459) estis sanktigita ĉefepiskopo de Florenco en la 15-a jarcento.

Antonino de Florenco
Persona informo
Naskiĝo 1-an de marto 1389 (1389-03-01)
en Florenco
Morto 2-an de majo 1459 (1459-05-02) (70-jaraĝa)
en Florenco
Lingvoj itala
Okupo
Okupo teologo • diplomato • katolika sacerdoto • katolika episkopo
Verkoj Summa Confessionum. Incipiunt rubrice super tractatum de instructione seu directione simplicium confessorum
vdr
Busto ekster la domo de Sankta Antonino, ĉe la Torre dei Pierozzi en Florenco, Italio.
Confessionale, ca. 1488-1490

Li naskiĝis en Florenco kaj eniris la dominikanan ordenon en sia 16-a jaro. Malgraŭ sia junaĝo, li rapide devis administri plurajn dominikanajn domojn en Cortona, Romo, Napolo kaj Florenco, kiujn li fervore klopodis reformi. Li cetere partoprenis al la starigo de monaĥinejo en la florenca kvartalo San Marco.

Antonino fariĝis ĉefepiskopo de Florenco en 1446 pro favoro de papo Eŭgeno la 4-a, kaj per sia konduto akiris la estimon kaj amon de la florenca loĝantaro. Li precipe batalis kontraŭ la konsekvencoj de la epidemio kaj tertremo de 1448 kaj 1453.