Antonio Alcalá Galiano

Antonio Alcalá Galiano y Fernández de Villavicencio, grafo de Casa-Valencia (naskiĝis la 22-an de julio 1789 en Kadizo, mortis la 11-an de aprilo 1865) en Madrido) estis hispana politikisto kaj verkisto. Li estis ministro pri maro en 1836, kaj pri infrastrukturoj en aprilo de 1865. Elektita deputito en 1822 el Kadizo, kaj ripete en dek pliaj administradoj el la provincoj Kadizo, Pontevedro, Barcelono kaj Madrido ĝis sia morto.[1]

Antonio Alcalá Galiano
Persona informo
Antonio Alcalá Galiano
Naskonomo Antonio Alcalá Galiano y Fernández de Villavicencio
Naskiĝo 22-an de julio 1789 (1789-07-22)
en Kadizo
Morto 11-an de aprilo 1865 (1865-04-11) (75-jaraĝa)
en Madrido
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per apopleksio vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Partio Moderate Party vd
Familio
Patro Dionisio Alcalá Galiano vd
Patrino Consolación Villavicencio vd
Infanoj Dionisio Alcalá Galiano vd
Profesio
Okupo verkistopolitikisto • universitata instruisto • romanisto • militisto • comparative literature academic vd
Aktiva en Madrido vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li apartenis al influa familio de militistoj kiel filo de la maristo Dionisio Alcalá Galiano, mortinta en la batalo de Trafalgar, onklo de la verkisto Juan Valera kaj nevo de la Generalkapitano de la Ŝiparo, Juan María de Villavicencio y de la Serna, regento de la Regno, dum la estado de Fernando la 7-a en Bajono.

Post studo en la lernejo Purísima Concepción de Cabra, trakuris kun sia patro la Mediteraneon en 1802, haltinte en Napolo. En 1806 komencis sian marmilitistan karieron . La 8an de novembro 1808 li geedziĝis kun María Dolores Aguilar, kun kiu li havis filon kaj separiĝis en 1815. Tiam li havis famon de diboĉulo kaj ebriulo. Estis krome ege malbela.

Abandonis la militistan karieron en 1812. Li estis junaĝe partiano de la liberala konstatucio de 1812, kaj poste estis partiano kun José Joaquín de Mora en 1814 kontraŭ la enkonduko de la Romantismo reakcia germaneca fare de Juan Nicolás Böhl de Faber en Kadizo, sed post lia elmigrado londona apogis la novan stetikon, ekzemple per sia "Prólogo" al El moro expósito de lia granda amiko Ángel de Saavedra, Duko de Rivas, kiu estas fakta manifesto de la hispana Romantismo. Partoprenis en la konspiro kiu finis per la venko de la liberalo Rafael del Riego en 1820 kaj la proklamo de la Konstitucio de Kadizo proklamita de Fernando la 7-a. Li estis konsiderita kiel granda oratoro kaj defendis la pasian liberalismon en la babilrondo de La Fontana de Oro (orfontano) dum la Liberala Jartrio, kia li aktivulis en la sekreta asocio Confederación de Caballeros Comuneros, sed poste li iĝis membro de la Framasonismo kaj de la modera partio, pro kio li devis ekziliĝi post voĉdoni la senkapabligon de la reĝo Fernando la 7-a en 1823.

En Londono vivtenis sin per instruo de hispanaj lingvo kaj literaturo. Ĝis tiam li estis entuziasma lektoro de Montesquieu; el tiam li entuziasmiĝis pri la angla politika pensaro kaj kongrue kun la modera liberalismo de Edmund Burke malakceptis la politikon de abstraktaj principoj kaj kliniĝis al la utilismo ĝis konverto al la doktrinema liberalismo de Alexis de Tocqueville kaj Benjamin Constant.

Li estis aŭtoro de unu el la plej bonkvalitaj membiografioij de la 19a jarcento, verkita en du versioj: Recuerdos de un anciano (memororj de maljunulo, 1878) kaj Memorias (1886), iom pli detalaj. Aliflanke, li estis granda priliteratura kritikisto, kiel ĉe Lecciones de literatura española, francesa, inglesa e italiana del siglo XVIII. Li komponis ankaŭ prijuran libron nome Lecciones de derecho político y constitucional (1843).

Verkoj redakti

  • Recuerdos de un anciano (1878)
  • Memorias (1886)
  • Lecciones de literatura española, francesa, inglesa e italiana del siglo XVIII
  • Lecciones de derecho político y constitucional (1843).
  • Apuntes para servir a la historia del origen y alzamiento del ejército destinado a Ultramar en 1 de enero de 1820

Sonetoj redakti

  • En el álbum de la señorita de Gaviria

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti