António Cardoso e Cunha

(Alidirektita el Antonio Cardoso e Cunha)

António Cardoso e Cunha (Leiria, 28-an de januaro 1933 - 24-an de januaro 2021) estis portugala politikisto. Li interalie estis membro de pluraj portugalaj registaroj kaj de la unua Komisiono Delors, kiu gvidis la Eŭropajn Komunumojn inter la jaroj 1985 kaj 1989. En tiu Eŭropa Komisiono, li respondecis pri la fako fiŝado. Dum la dua Komisiono Delors, inter la jaroj 1989 kaj 1993, li respondecis pri energio, Eŭratomo, turismo, mal- kaj mezgrandraj entreprenoj, personaro, administrado kaj tradukado. António Cardoso e Cunha estis membro de la Socialdemokrata Partio PSD.

António Cardoso e Cunha
Persona informo
Naskiĝo 28-an de januaro 1933 (1933-01-28)
en Leiria
Morto 24-an de januaro 2021 (2021-01-24) (87-jaraĝa)
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Portugalio
Alma mater Universitato de Lisbono
Okupo
Okupo politikistoinĝeniero
vdr