Antonio José de Sucre

Antonio José de Sucre y Alcalá (n. la 3-an de februaro 1795 - m. la 4-an de junio 1830 estis sudamerika politikisto kaj militestro, kiu batalis kontraŭ Hispanio por la sendependiĝo de la kontinento. Sucre estis unu el la plej karaj amikoj, generaloj kaj politikistoj de Simón Bolívar.

Antonio José de Sucre
Persona informo
Naskiĝo 3-an de februaro 1795
en Cumaná, Vicreĝlando Nova Granado
Morto 4-an de junio 1830
en Berruecos, Kolombio
Mortis pro hommortigo vd
Mortis per pafvundo vd
Tombo Cathedral of Quito vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispana ImperioGranda Kolombio vd
Subskribo Antonio José de Sucre
Familio
Edz(in)o Maríana Carcelén y Larrea
Infanoj Teresa Sucre y Carcelén
Profesio
Okupo politikistomilitisto vd
2-a Prezidento de Bolivio
Dum 29-a de decembro 182518-a de aprilo 1828
Antaŭulo Simón Bolívar
Sekvanto José María Pérez de Urdininea
4-a Prezidento de Peruo
Dum 23-a de junio 182317-a de julio 1823
Antaŭulo José de la Riva Agüero
Sekvanto José Bernardo de Tagle
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sucre naskiĝis ene de riĉa kaj eminenta familio el Cumaná, kiu tiam apartenis al la hispana vicreĝlando de Nova Granado. Li estis la filo de Vicente de Sucre y García de Urbaneja kaj de ties edzino María Manuela de Alcalá y Sánchez Ramírez de Arellano. Sucre estas plej fama pro sia venko kontraŭ Hispanio okaze de la batalo de Ayacucho, en 1824.