Antonio Luis Baena Tocón

Antonio Luis BAENA Tocón (1915-1998) estis hispana militisto kaj funkciulo kiu, en la jaroj post la Hispana Enlanda Milito, formis parton de diversaj milittribunaloj de la diktaturo de Francisco Franco, elstare speciale pro sia partopreno en la tribunalo kiu kondamnis je morto la poeton Miguel Hernández en 1940.

Antonio Luis Baena Tocón
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1914 (1914-11-30)
Morto 30-an de novembro 1997 (1997-11-30) (83-jaraĝa)
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo ŝtata funkciulo
vdr

Biografio redakti

Inter 1939 kaj 1943, havante rangon de habiligita subleŭtenanto, Baena Tocón estis destinita al la Speciala Tribunalo por Gazetaro,[1] kiu zorgis pri la persekutado kaj puno al tiuj personoj kiuj estis verkintaj en amaskomunikiloj dum la Dua Hispana Respubliko. Sub la ordonoj de la juĝisto Manuel Martínez Margallo li okupiĝis pri la esplorado de la Municipa Gazetoteko de Madrido, kie li notis la nomojn de verkistoj kaj ĵurnalistoj, kun komentario pri la karaktero de la supozeblaj deliktoj kiujn tiuj estis farintaj en siaj literaturaj publikaĵoj.[2]

Krome, li estis membro de kelkaj militjuĝoj rilataj kun la Speciala Tribunalo por Gazetaro, rimarkinde tiu kontraŭ la poeto Miguel Hernández, kiu estis kondamnita je morto en marto 1940 – tiu kondamno estis poste ŝanĝita al 30 jaroj de prizono, kie la poeto baldaŭ mortis –. Baena Tocón estis sekretaro de tiu juĝo, spite la fakton, ke li ne posedis la necesan titolon por tio ĉar li trapasis ekzamenon nur de kelkaj malmultaj fakoj en la studoj pri juro. En tiu epoko tiu estis normala proceduro en diktaturo kiam mankis multaj profesiuloj pro la milito kaj posta subpremado.[3]

En junio 1966 Antonio Luis Baena Tocón estis nomumita kontokontrolisto de la Municipo de Kordovo,[4] posteno kiun li plenumis ĝis sia emeritiĝo.[5] Antaŭe li estis habilitita kiel vickontrolisto de la Provinca Deputitaro. Ambaŭ postenoj, kiel estis kutime dum la diktaturo, estis atribuitaj pro liaj meritoj je la servo de la reĝimo.[6]

Polemiko redakti

En junio 2019 la Universitato de Alikanto, pro peto de lia filo, forigis el siaj ciferecaj arkivoj ĉiun referencon al la partopreno de Antonio Luis Baena Tocón en la juĝo al Miguel Hernández, cele al tio ke lia nomo ne estu ligita al la kondamno kaj posta morto de la poeto.[7] Rapide okazis Streisand-efiko, kiu faris el Baena Tocón rolulo de gazetara aktualo, kio malhelpis la dezirojn de lia filo kaj helpis la prestiĝon de la esprimlibero kaj de la rekonstruo de la vero ĉirkaŭ la historio de la Hispana Enlanda Milito kaj ties diktatura postmilito.[8][9] Kiam la afero estis disvastigita, la Universitato restarigis la antaŭe nuligitan informaron, kaj finfine la justica sistemo malakceptis la deziron de la filo de Baena forviŝi la informaron pro ties ĝenerala intereso.[10]

Referencoj redakti

  1. Ríos Carratalá, Juan Antonio (2015). Nos vemos en Chicote: imágenes del cinismo y el silencio en la cultura franquista. Valencina de la Concepción: Editorial Renacimiento. ISBN 978-84-16246-83-0.
  2. Bono, Ferran (18a de junio 2019). «La Universidad de Alicante borra en Internet el nombre del secretario del juicio contra Miguel Hernández» (html). El País. Konsultita la 3an de oktobro 2019.
  3. Ríos Carratalá, Juan Antonio (2015). «El caso Diego San José, la sombra de Miguel Hernández y el juez humorista» (pdf). Anales de la literatura española contemporánea (Society of Spanish and Spanish-American Studies) 40 (Extra 1): 355-375. ISSN 0272-1635. Konsultita la 3an de oktobro 2019.
  4. Payá, Juanjo (3a de novembro 2015). «Los verdugos de Miguel Hernández» (html). Levante-EMV. Konsultita la 3an de oktobro 2019.
  5. «Antonio Luis Baena Tocón nuevo interventor del Ayuntamiento de Córdoba». Habilitados Nacionales. 2a de julio 1966. Konsultita la 3an de oktobro 2019.
  6. Anderson, Peter; Arco Blanco, Miguel Ángel del (2011). «Construyendo la dictadura y castigando a sus enemigos. Represión y apoyos sociales del franquismo (1936-1951)». Historia Social (Fundación Instituto de Historia Social) (71): 125-141. ISSN 0214-2570. Konsultita la 3an de oktobro 2019.
  7. Bono, Ferran (18a de junio 2019). «La Universidad de Alicante borra en Internet el nombre del secretario del juicio contra Miguel Hernández»
  8. «Cuando intentas borrar la historia y te comes un efecto Streisand como un piano». Público. 18a de junio 2019. Konsultita la 3an de oktobro 2019.
  9. Protección de Datos tumba la petición de 'borrado' del juicio a Miguel Hernández Konsultita la 3an de oktobro 2019.
  10. Un juez avala que el secretario del juicio sumarísimo a Miguel Hernández no tiene derecho al 'olvido digital' Público, Alicante 02/09/2021 17:08 Alirita la 3an de Septembro 2021.