Antonio Segni

4-a prezidento de Italio

Antonio SEGNI [antonjo senji] (Sassari, la 2-an de februaro 1891Romo, la 1-an de decembro 1972) estis itala politikisto kaj la kvara prezidanto de Italio. Iama ministro pri agrikulturo, publika instruado, defendo, internaj aferoj, eksterlandaj aferoj, li ankaŭ en du okazoj rolis kiel ĉefministro.[1][2]

Antonio Segni
Persona informo
Antonio Segni
Naskonomo Antonio Segni
Naskiĝo 2-an de februaro 1891 (1891-02-02)
en Sássari
Morto 1-an de decembro 1972 (1972-12-01) (81-jaraĝa)
en Romo
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco ItalioReĝlando Italio vd
Alma mater Università degli Studi di Sassari
Partio Itala_kristan-demokrata_partio
Subskribo Antonio Segni
Familio
Edz(in)o Laura Carta Caprino
Infanoj Mario Segni vd
Profesio
Okupo profesoro
Aktiva en Romo vd
Prezidanto de Italio
Dum 11-a de majo 19626-a de decembro 1964
Antaŭulo Giovanni Gronchi
Sekvanto Giuseppe Saragat
Ĉefministro de Italio
Dum 6-a de julio 195519-a de majo 1957
Prezidento Giovanni Gronchi
Antaŭulo Mario Scelba
Sekvanto Adone Zoli
Ĉefministro de Italio
Dum 15-a de februaro 195923-a de marto 1960
Prezidento Giovanni Gronchi
Antaŭulo Amintore Fanfani
Sekvanto Fernando Tambroni
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kiel Ministro pri Publika Instruado, li ĉeestis la inaŭguron de la Itala Kongreso de Esperanto en Pisa (1951) kaj eldonis cirkuleron kiu rajtigis la instruadon de Esperanto en la italaj lernejoj; en 1954 li ĉeestis la inaŭguron de la Itala Kongreso de Esperanto en Sassari; kaj en 1959, kiel ĉefministro, li varme aliĝis al la internacia Komitato por la celebrado de la jarcenta datreveno de la naskiĝo de Zamenhof.[3]

Teksto de la Cirkulero Segni pri la Instruado de Esperanto redakti

(Neoficiala traduko)

Prot. N. 12411 – Gab. Romo la 21-an de februaro 1952

TEMO: Kursoj de lingvo Esperanto.

AL LA PROVINCAJ STUDESTROJ

Ĉi tiu Ministerio, konsciante pri la utileco kaj intereso kiuj povas deveni de la kono kaj disvastigo de Esperanto, opinias, ke devas esti favorata ĝia studo en tiuj centroj, minimume, kie jam troviĝas elementoj taŭgaj por doni la diritan instruon.

Kun la celo, do, faciligi la konon de tiu helpa lingvo, ĉi tiu Ministerio neniel kontraŭas, ke estu kuraĝigataj iniciatoj celantaj akceli la studon de Esperanto, per la konsento, ankaŭ, de la utiligo de lernoĉambroj por la starigo de kursoj.

Oni atentigas, ĉi-okaze, ke pri la teknikaj manieroj de la instruado, la lernejaj instancoj povos starigi taŭgajn kontaktojn kun la Itala Instituto de Esperanto – Florenco, Strato de’ Neri 6, aŭ kun la lokaj reprezentantoj de la dirita Studo-Centro.

Oni petas Liajn Moŝtojn konstante informi ĉi tiun Ministerion, siatempe, pri la rezultatoj atingitaj de la diritaj kursoj.

-- Ministro Segni

Referencoj redakti

  1. Quirinale: Antonio Segni (en la itala)
  2. "New Man on the Job" Arkivigite je 2013-08-27 per la retarkivo Wayback Machine, Time Magazine, 18-a de julio 1955.
  3. "Antonio Segni", D-ro Antonio De Salvo ĉe blogo Esperanto-Vivo, pub. la 1-an de decembro 2017.