Malfermi la ĉefan menuon

Antonio Vivaldi

itala komponisto

Antonio Lucio VIVALDI (naskiĝis la 4-an de marto 1678, mortis la 28-an de julio 1741) estis itala[1] baroka muzika komponisto, virtuozo ludisto de violono, instruisto kaj pastro. Naskiĝinta en Venecio, nome ĉefurbo de la tiama Venecia respubliko, estas konsiderata kiel unu el la plej grandaj barokaj komponistoj, kaj lia influo jam dum lia vivodaŭro estis disvastigita tra la tuta Eŭropo. Li komponis multajn instrumentajn konĉertojn, por violono kaj por vario de aliaj instrumentoj, same kiel religiajn ĥorajn verkojn kaj pli ol kvardek operojn. Li estas konata tutmonde ĉefe pro sia fama komponaĵo, nome serio de violonkonĉertoj konata kiel La kvar sezonoj.

Antonio Vivaldi
Vivaldi.jpg
Persona informo
Naskonomo Antonio Lucio Vivaldi
Naskiĝo 4-an de marto 1678 (1678-03-04)
en Venecio
Morto 28-an de julio 1741 (1741-07-28) (63-jara)
en Vieno
Tombo Vieno
Lingvoj itala lingvo
Ŝtataneco Venecia respubliko
Subskribo Antonio Vivaldi
Familio
Patro Giovanni Battista Vivaldi
Patrino Camilla Calicchio
Profesio
Profesio komponisto • operkomponisto • pianisto • katolika sacerdoto • muzikistoorgenisto
Verkoj La kvar sezonoj (Vivaldi)
Ercole su'l Termodonte
Information icon.svg
vdr

Multaj el liaj komponoj estis verkitaj por ina muzika ensemblo de la Ospedale della Pietà, konvento, hejmo por abandonitaj infanoj kaj muziklernejo. Vivaldi laboris tie kiel katolika pastro dum 1 1/2 jaroj kaj estis dunigita tie el 1703 ĝis 1715 kaj el 1723 ĝis 1740. Vivaldi havis ankaŭ ian sukceson per multekostaj ludadoj de siaj operoj en Venecio, Mantovo kaj Vieno. Post renkontiĝi kun la imperiestro Karolo la 6-a, Vivaldi translokiĝis al Vieno, en la espero ke la reĝa subteno vivtenu lin. Tamen, la imperiestro tuj mortis post la alveno de Vivaldi, kaj ankaŭ Vivaldi mem mortis, malriĉe, malpli ol unu jaron poste.

Ĉar liaj haroj estis ruĝaj, aŭ ĉar oni diris, ke li estis tre fajra (arda) pri virinoj, kaj aldone li estis pastro, oni nomis lin Il Prete Rosso, nome la ruĝa pastro.

BiografioRedakti

EkvivoRedakti

 
Preĝejo en kiu Vivaldi ricevis la oficialajn suplementajn baptoceremoniojn, nome San Giovanni in Bragora, kvartalo Sestiere di Castello, Venecio.

Antonio Lucio Vivaldi naskiĝis la 4an de marto 1678 en Venecio,[2] tiam ĉefurbo de la tiama Venecia respubliko. Li estis baptita tuj post sia nasko en sia hejmo fare de akuzistino, kio kondukis al kredo, ke lia vivo estis iel en danĝero. Kvankam la tialoj por la tuja bapto de la bebo estas ankoraŭ nekonata certece, ĝi estis farita plej verŝajne ĉu pro lia malbona sanstato ĉu pro tertremo kiu skuis la urbon tiun tagon. En la traŭmato de la tertremo, la patrino de Vivaldi eble promese dediĉis lin al la pastreco.[3] La koncernaj ceremonioj nefaritaj en la momento estis oficiale plenumitaj du monatojn poste.[4]

La gepatroj de Vivaldi estis Giovanni Battista Vivaldi kaj Camilla Calicchio, kiel estis registrita en la libroregistro de la venecia preĝejo San Giovanni in Bragora.[5] Vivaldi havis ok gefratojn: nome Iseppo Santo Vivaldi, Iseppo Gaetano Vivaldi, Bonaventura Tomaso Vivaldi, Margarita Gabriela Vivaldi, Cecilia Maria Vivaldi, Gerolama Michela Vivaldi, Francesco Gaetano Vivaldi, kaj Zanetta Anna Vivaldi.[6] Lia patro, Giovanni Battista, estis barbotondisto, kiu lernis ludi violonon, kaj iĝis profesia ludisto poste. Li lernigis junan Antonion la arton ludi kaj komponi por violono, kaj ili formis artisman paron, kiu ludis kontraŭ mono je la mirinda Placo de Sankta Marko, de la fama venecia urbo ĉe la maro. La filo multe amis muzikon, kaj kiel la patro havis aliajn sep gefilojn, kompletigi lian edukadon neprigis tiutempe nur unu solan efikan vojon: la eklezio, tio estas la katolika eklezio. Sekve, la infano iĝis pastro. Sed krome Antonio probable lernis muzikon jam je pli frua aĝo, se konsideri la tre etendan muzikan konon kiun li jam estis akirinta estante 24-jaraĝa, kiam li eklaboris en la Ospedale della Pietà.[7] Giovanni Battista estis unu el la fondintoj de Sovvegno dei musicisti di Santa Cecilia, nome asocio de muzikistoj.[8]

Tiel la nomo Vivaldi estas tre ligita al Ospedale della Pietá, laŭnome orfejo de la Kompato. Tie junaj virinoj ricevis edukon por poste iĝi bonaj dommastrinoj kaj edzinoj. Ili ne nur estis orfinoj, sed ankaŭ naturaj (eksterleĝaj) filinoj de lokaj aristokratoj, kaj ankaŭ malbonkondutaj infaninoj, kiujn oni dresis tie. Kiel ajn, la Ospedale estis ejo kie loĝis amaso da junulinoj, kies plej maljunaj jariĝis 20 (post tiu aĝo ili foredziniĝis), kaj kie tre profesie oni lernis pri muziko: kanto, ludarto, koncertarto – estis ĉiutaga en ilia vivo. Al tiu ĝardeno de beleco kaj muziko venis juna pastro Antonio Vivaldi, kiam li estis ankoraŭ nur 25 jaraĝa, unue kiel instruisto pri violono, kaj poste kiel dirigento de la orĥestro virina. Tiuj virinoj kutime ne vidis aliajn virojn krom siajn instruistojn, kiuj plej ofte estis pastroj, kiel Vivaldi. Tamen, pro lia juneco komencis aperi onidiraĵoj pri lia gusto por virinoj. Tamen, dum lia tuta vivo nenion seriozan oni povus pruvi tiusence rilate al la orfejo. Nur kiam li foriros el la orfejo premieri siajn operojn, oni akuzos lin pri amoro al sopranino Anna Giro, kun kiu li vivis dum siaj vojaĝoj eksterlande kaj poste en Venecio, kune kun ŝia fratino, Paolina. Fakte ŝi estis 16-jaraĝa kaj li 48-a, kiam ili ekkonis unu la alian. Oni scias pri tiu afero, ĉar li perskribe defendis sin kontraŭ fifamigon fare de enviuloj.

La prezidanto de la "Sovvegno" estis Giovanni Legrenzi, nome fru-baroka komponisto kaj kapelestro en la Baziliko Sankta Marko. Eble Legrenzi havigis al la juna Antonio liajn unuajn lekciojn pri kompono. La luksemburgia fakulo Walter Kolneder studis la influon de la stilo de Legrenzi super la frua liturgia verko de Vivaldi nome Laetatus sum (RV Anh 31), verkita en 1691 kiam li estis dektri-jaraĝa. Eble ankaŭ la patro de Vivaldi mem estis komponisto: fakte, en 1689, opero titolita La Fedeltà sfortunata estis komponita de Giovanni Battista Rossi — nome la nomo laŭ kiu la patro de Vivaldi estis aliĝinta al la Sovvegno di Santa Cecilia.[9]

Alia plendo kontraŭ Vivaldi estis, ke li ne diris meson. Fakte li plenumis sian devon kiel pastro nur malofte, pro malsano, laŭ sia diro. Laŭ la priskribo de tiu malsano, oni povas pensi, ke li tendencis havi anginon pektoran, sed tio ankaŭ povus esti ekskuzo. Restas kelkaj akuzoj kontraŭ li pro tio, ke li interrompis la mesodiradon por rapide surpaperigi ideojn muzikajn, kiuj ekvenis al li dum li estis dirante meson…

Fakte la sanstato de Vivaldi estis problemiga. Unu el liaj simptomoj, strettezza di petto ("mallarĝeco de brusto"), estis interpretata kiel formo de astmo.[10] Tio ne evitis ke li lernis ludi violonon, komponadis kaj partoprenis en muzikaj aktivaĵoj,[10] kvankam ja ĝi malkelpis ke li ludu blovinstrumentojn. En 1693, estante dekkvinjaraĝa, li ekstudis por iĝi pastro.[11] Li estis ordenita en 1703, estante 25-jaraĝa, kaj tuj li estis kromnomita il Prete Rosso, "la ruĝa pastro".[12] (Rosso estas la itala vorto por "ruĝa", kaj tio estus referenco al la koloro de lia hararo, nome familia trajto.) Ne longe post sia ordenigo, en 1704, li ricevis dispenson el dirado de meso (kio estas nepra devigo por katolikaj pastroj) pro sia malbona sanstato. Vivaldi diris meson kiel pastro nur kelkajn fojojn, kaj ŝajne retiriĝis el la liturgiaj devoj, kvankam li formale restis membro de la pastraro. Li restis ankaŭ tute ene de la katolikismo,[13] ĝis la punkto ke jam estante sufiĉe aĝa, Ernst Ludwig Gerber, nome protestanta komponisto, verkis en 1792, ke li konsideris lin eksterordinare bigota.[14][15]

En la Conservatorio dell'Ospedale della PietàRedakti

Septembre 1703, Vivaldi iĝis maestro di violino (majstro de violono) en orfejo nomita "Pio Ospedale della Pietà" (Pia Hospitalo de Karitato) en Venecio.[16] Kvankam Vivaldi estas plej fama kiel komponisto, li estis konsiderata ankaŭ kiel escepte teknika violonisto. La germana arkitekto Johann Friedrich Armand von Uffenbach referencis al Vivaldi kiel "la fama komponisto kaj violonisto" kaj diris, ke "Vivaldi ludis solo-akompanante elstare, kaj je la fina konkludo li aldonis liberan fantazion [improvizita kadenco] kiu absolute surprizis min, pro sia ebla eksterordinareco kiun neniu ludis iam, aŭ eĉ ludos iam, je tia maniero."[17]

 
Memortabulo ĉe la "Ospedale della Pietà".

Vivaldi estis nur 25-jaraĝ kiam li eklaboris en la orfinejo. Dum la venontaj tridek jaroj li komponis plej el siaj ĉefaj verkoj dum li laboris tie.[18] Estis kvar similaj institucioj en Venecio; ilia celo estis havigi loĝadon kaj edukadon al infanoj kiuj estis abandonitaj aŭ orfaj, aŭ kies familioj ne povis elteni ilin. Ili estis financitaj pere de fondusoj kavigitaj de la respublika registaro.[19] La junulviroj lernis profesiojn kaj devis foriri kiam ili atingis aĝon de dekkvin. La junulinoj ricevis muzikan edukadon, kaj la plej talentohavaj inter ili restis kaj iĝis membroj de la famaj orkestro kaj ĥoro de la Ospedale.

Tuj post la nomumo de Vivaldi, la orfejanoj ekakiris aprezadon kaj estimon ankaŭ ekstere. Vivaldi verkis konĉertojn, kantatojn kaj religian voĉmuzikon por ili.[20] Tiuj religiaj verkoj, kiuj nombras ĉirkaŭ 60, estas tre variaj: ili estas solo-motetoj kaj grand-skalaj ĥorverkoj por soloistoj, duoblaj ĥoroj, kaj pororkestraj verkoj.[21] En 1704, la posteno de instruisto de viola all'inglese estis aldonita al liaj taskoj kiel violoninstruisto.[22] La posteno de maestro di coro (ĥorestro), kiu estis samtempe plenumita de Vivaldi, postulas multajn tempon kaj laboron. Li devis komponi oratorion aŭ konĉerton por ĉiu festo kaj instruu la orfojn kaj muzikan teorion kaj kiel ludi kelkajn instrumentojn.[23]

Lia rilato kun la stabo de direktoroj de la Ospedale estis ofte malfacilaj. La stabanaro devis voĉdoni ĉiujare ĉu reteni aŭ ne reteni instruiston. La voĉdonado pri Vivaldi estis preskaŭ neniam unuanima, kaj estis 7 al 6 kontraŭ li en 1709.[24] Post unu jaro kiel libera muzikisto, li estis realvokita de la Ospedale pere de unuanima voĉdonado en 1711; klare dum lia unujara foresto la stabanaro konstatis la gravon de lia rolo.[24] Li iĝis responsa por la tuton de muzika aktiveco de la institucio,[25] kiam li estis promociita al la rango de maestro de' concerti (muzikestro) en 1716.[26]

En 1705, estis publikigita la unua kolekto (Connor Cassara) de liaj verkoj fare de Giuseppe Sala:[27] lia Opus 1 estas kolekto de 12 sonatoj por du violonoj kaj basso continuo, laŭ konvencia stilo.[22] En 1709, dua kolekto de 12 sonatoj por violono kaj basso continuo aperis — nome Opus 2.[28] Vera trarompo kiel komponisto venis kun lia unua kolekto de 12 konĉertoj por unu, du kaj kvar violonoj kaj kordinstrumentoj, L'estro armonico (Opus 3), kiu estis publikigita en Amsterdamo en 1711 fare de Estienne Roger,[29] dediĉita al Ferdinando de' Medici, Granda Princo de Toskanio. La princo patronis multajn muzikistojn inter kiuj Alessandro Scarlatti kaj George Frideric Handel. Li estis muzikisto mem, kaj Vivaldi probable renkontiĝis kun li en Venecio.[30] L'estro armonico estis fama sukceso tra tuta Eŭropo. Ĝi estis sekvita en 1714 de La stravaganza (Opus 4), nome kolekto de konĉertoj por soloa violono kaj kordinstrumentoj,[31] dediĉita al malnova violonlernanto de Vivaldi, nome la venecia nobelulo Vettor Dolfin.[32]

Februare 1711, Vivaldi kaj lia patro veturis al Brescia, kie lia prezento de la himno Stabat Mater (RV 621) estis ludita kiel parto de religia festivalo. La verko ŝajne estis verkita urĝege: la kordinstrumentaj partoj estas tre simplaj, la muziko de la tri unuaj movimentoj estas ripetita en la venontaj tri, kaj ne la tuta teksto estis uzita. Tamen, eble parte pro la premita esenceco de la muziko, la verko estas konsiderata kiel unu el liaj plej fruaj majstroverkoj.

Spite liajn oftajn veturojn el 1718, la "Ospedale" pagis al li 2 zekinojn por verki po du konĉertojn monate por la orkestro kaj por provludi kun ili almenaŭ kvin fojojn jam en Venecio. La registroj de la orfejo montris, ke oni pagis al li por 140 konĉertoj inter 1723 kaj 1733.

Opera impresarioRedakti

 
Unua eldono de Juditha triumphans[33]

Komence de la 18a jarcento en Venecio, opero estis la plej populara muzikdistraĵo. Ĝi montriĝis plej profitebla por Vivaldi. Estis kelkaj teatroj kiuj konkurencis por atingi la atenton de la publiko. Vivaldi startigis sian karieron kiel operkomponisto kiel gvidlinio: lia unua opero, Ottone in villa (RV 729) estis premierita ne en Venecio, sed en la Teatro Garzerie en Vicenza en 1713.[34] La venontan jaron, Vivaldi iĝis la impresario de la Teatro San Angelo en Venecio, kie lia opero Orlando finto pazzo (RV 727) estis ludita. La verko ne estis aprezata de la publiko, kaj ĝi interrompis ludadon post paro de semajnoj, kaj estis anstataŭita per ripeto de diversa verkaro jam ludita la antaŭan jaron.[30]

En 1715, li prezentis Nerone fatto Cesare (RV 724, nune perdita), kun muziko fare de sep diversaj komponistoj, el kiuj li estis la estro. La opero enhavis dekunu ariojn, kaj estis sukceso. Fine de la sezono, Vivaldi planis meti operon tute el sia propra kreado, Arsilda, regina di Ponto (RV 700), sed la ŝtata cenzuro blokis la ludon. La ĉefa rolulo, nome Arsilda, enamiĝas de alia virino, nome Lisea, kiu ŝajnigas sin viro.[30] Vivaldi sukcesis atingi, ke la cenzuro akceptu la operon por la venonta jaro, kaj ĝi estis fama sukceso.

Dum tiu periodo, la Pietà komisiis kelkajn liturgiajn verkojn. La plej gravaj estis du oratoriojn. Moyses Deus Pharaonis, (RV 643) estas nun perdita. La dua, Juditha triumphans (RV 644), celebras la venkon de la Respubliko Venecio en 1716 kontraŭ la Turkoj de la Otomana Imperio kaj la rekonkeron de la insulo Korfuo. Komponita en 1716, ĝi estas unu el liaj religiaj majstroverkoj. Ĉiuj dekunu kantataj partoj estis plenumitaj de junulinoj el la orfejo, kaj de inaj kaj de masklaj roloj. Multaj el la arioj enhavas partojn por soloaj instrumentoj — registriloj, hobojoj, amorvjoloj kaj mandolinoj — kio elstarigas la altan kvaliton de la talentoj de la junulinoj.[35]

Ankaŭ en 1716, Vivaldi verkis kaj produktoris du pliajn operojn, L'incoronazione di Dario (RV 719) kaj La costanza trionfante degli amori e degli odi (RV 706). Tiu lasta estis tiom populara ke ĝi estis ludita du jarojn poste, re-eldonita kaj retitolita Artabano re dei Parti (RV 701, nune perdita). Ĝi estis ludita ankaŭ en Prago en 1732. En la jaroj kiuj sekvis, Vivaldi verkis kelkajn operojn kiuj estis luditaj tra la tuta Italio.

 
Titolpaĝo de Il teatro alla moda.

Lia progresema opera stilo okazigis al li kelkajn problemojn kun pli konservemaj muzikistoj kiel Benedetto Marcello, nome magistrato kaj amatora muzikisto kiu verkis broŝuron denuncante Vivaldi kaj liajn operojn. La broŝuro, nome Il teatro alla moda, atakas la komponanton eĉ se ĝi ne mencias lin rekte. La kovrildesegno montras boaton (la "Sant'Angelo"), en kies maldekstro staras anĝeleto kiu vestas pastran ĉapelon kaj ludas violonon. La familio Marcello postulis posedecon de la Teatro Sant'Angelo, kaj okazis longdaŭra jura batalo kontraŭ la administrado por ties rekupero, sensukcese. La malklara teksto sub la gravurbildo mencias neekzistantajn lokojn kaj nomojn: por ekzemplo, ALDIVIVA estas anagramo de "A. Vivaldi".

En letero verkita de Vivaldi al sia patrono Marchese Bentivoglio en 1737, li faras referencon al siaj "94 operoj". Nur ĉirkaŭ 50 operoj de Vivaldi estis malkovritaj, kaj neniu alia dokumentaro de la ceteraj operoj ekzistas. Kvankam Vivaldi eble estis troigante, estas verŝajne ankaŭ, ke en sia duobla rolo de komponisto kaj impresario, li povus aŭ esti verkinta aŭ esti responsa por la produktado de tiom multaj kiom ĝis 94 operojn — ĉar lia kariero daŭris preskaŭ 25 jarojn.[36] Kvankam Vivaldi certe komponis multajn operojn en sia epoko, li neniam atingis la elstarecon de aliaj grandaj komponistoj kiel Alessandro Scarlatti, Johann Adolph Hasse, Leonardo Leo, kaj Baldassare Galuppi, kiel pruvis lia malkapablo teni produktaĵon funkciantan por etenda tempoperiodo en ajna grava operejo.[37]

Mantovo kaj la Kvar SezonojRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo La kvar sezonoj (Vivaldi).
 
Titolpaĝo de la publikaĵo de Vivaldi nome Cimento dell'Armonia e dell'Invenzione, kiu inkludis La kvar sezonoj-n.

En 1717 aŭ 1718, Vivaldi ricevis proponon por prestiĝa nova posteno kiel Maestro di Cappella de la kortego de la princo Filipo de Hesse-Darmstadt, guberniestro de Mantovo, en la nordokcidento de Italio.[38] Li translokiĝis tien, tie loĝis dum tri jaroj kaj produktis kelkajn operojn, inter ili Tito Manlio (RV 738). En 1721, li estis en Milano, kie li prezentis la pastoran dramon La Silvia (RV 734); el kiuj naŭ arioj survivas. Li vizitis Milanon denove la venontan jaron kun la oratorio L'adorazione delli tre re magi al bambino Gesù (RV 645, nune perdita). En 1722 li translokiĝis al Romo, kie li enkondukis la novan stilon de siaj operoj. La nova papo Benedikto la 13-a invitis Vivaldi ludi por li. En 1725, Vivaldi revenis al Venecio, kie li produktis kvar operojn samjare.

Dum tiu periodo Vivaldi verkis la kvar sezonojn, nome kvar violonkonĉertojn kiuj havigas muzikan esprimon al la sezonoj de la jaro. Kvankam tri el la konĉertoj estas tute originalaj, la unua, "Printempo", prunteprenas motivojn el la "Sinfonia" de la unua akto de la tiutempa opero de Vivaldi nome Il Giustino. La inspiro por la konĉertoj estis probable la kamparo ĉirkaŭ Mantovo. Ili estis revolucio en muzika koncepto: en ili Vivaldi reprezentis fluantajn rojojn, kantantajn birdojn (de diversaj specoj, ĉiu specife karakterizitaj), bojantajn hundojn, zumantajn moskitojn, kriantajn paŝtistojn, ŝtormojn, drinkantajn dancistojn, mutajn noktojn, ĉasgrupojn kaj el la vidpunktoj de la ĉasistoj kaj el la vidpunktoj de la ĉasitoj, frostitajn pejzaĝojn, glaci-sketantajn infanojn, kaj varmigantajn vintrofajrojn. Ĉiu konĉerto estas asociataj kun soneto, eble de Vivaldi, kiuj priskribas scenojn priskribatajn en la muziko. Ili estis publikigitaj kiel la unuaj kvar konĉertoj en kolekto de dekdu, Il cimento dell'armonia e dell'inventione, Opus 8, publikigita en Amsterdamo fare de Michel-Charles Le Cène en 1725.

Dum sia epoko en Mantovo, Vivaldi interkonatiĝis kun aspiranta juna kantistino Anna Tessieri Girò, kiu iĝos lia lernantino, protektatino kaj preferata prima donna.[39] Anna, kun sia pli aĝa duonfratino Paolina, translokiĝis ĉe Vivaldi kaj regule akompanis lin en liaj multaj veturoj. Estis spekulativo pri la naturo de la rilato inter Vivaldi kaj Girò, sed ne ekzistas pruvaro kiu indikas ajnon trans amikeco kaj profesia kunlaborado. Vivaldi, fakte, obstine neis ajnan amaferan rilaton kun Girò en letero al sia patrono Bentivoglio datita en la 16a de novembro 1737.[40]

Posta vivo kaj mortoRedakti

Sur la pinto de sia kariero, Vivaldi ricevis komisiojn el la nobeluloj kaj reĝaj familioj el la tuta Eŭropo. La serenata (kantato) Gloria e Imeneo (RV 687) estis komisiita en 1725 fare de la franca ambasadoro en Venecio por celebrado de la geedziĝo de Ludoviko la 15-a. La venontan jaron, alia serenata, nome La Sena festeggiante (RV 694), estis verkita por kaj ankaŭ premierita en la franca ambasadejo, por celebri la naskon de la francaj reĝaj princinoj, nome Henriette kaj Louise Élisabeth. La Opus 9 de Vivaldi, nome La cetra, estis dediĉita al la imperiestro Karolo la 6-a. En 1728, Vivaldi renkontiĝis kun la imperiestro kiam tiu estis vizitanta Trieste por superrigardi la konstruadon de nova haveno. Karolo admiris la muzikon de la Ruĝa Pastro tiom multe ke oni diris, ke li parolis pli kun la komponisto dum sia nura kunsido ol kun siaj ministroj en ĉirkaŭ du jaroj. Li donis al Vivaldi la titolon de kavaliro, oran medalon kaj inviton al Vieno. Vivaldi donis al la imperiestro manuskriptan kopion de La cetra, nome serio de konĉertoj preskaŭ tute diferenca el la serio samtitola publikigita kiel Opus 9. La presado estis probable prokrastita, kio devigis Vivaldi arigi improvizitan kolekton por la imperiestro.

Akompanata de sia patro, Vivaldi veturis al Vieno kaj al Prago en 1730, kie lia opero Farnace (RV 711) estis prezentita;[41] ĝi atingis ses reludojn.[37] Kelkaj el liaj postaj operoj estis kreitaj kunlabore kun du el la tiamaj ĉefaj verkistoj el Italio. Nome L'Olimpiade kaj Catone in Utica estis verkitaj de Pietro Metastasio, la ĉefa reprezentanto de la Arkadia movado kaj kortega poeto en Vieno. La Griselda estis reverkita de la juna Carlo Goldoni el pli frua libreto de Apostolo Zeno.

Kiel multaj komponistoj de tiu epoko, Vivaldi frontis financajn malfacilaĵojn en siaj lastaj jaroj. Liaj komponoj estis ne plu en alta aprezo kiel iam ja estis en Venecio; la ŝanĝo de muzikaj gustoj tuj igis ilin eksmodaj. Reage, Vivaldi elektis forvendadon de grandaj nombroj de siaj manuskriptoj je malaltegaj prezoj por financi sian migradon al Vieno.[42] La tialoj por la eliro de Vivaldi el Venecio estas neklara, sed estas verŝajne ke post la sukceso de lia kunsido kun la imperiestro Karolo la 6-a, li deziris atingi la postenon de komponisto en la imperia kortego. Survoje al Vieno, Vivaldi eble haltis en Graz por renkontiĝi kun Anna Girò.[43]

 
Karikaturo de P. L. Ghezzi, Rome (1723)[44]

Verŝajnas ankaŭ ke Vivaldi iris al Vieno por prezenti operojn, speciale kiel li ekloĝis apud la Teatro ĉe Karintia Portalo. Tuj post lia alveno en Vieno, Karolo la 6-a, kio lasis la komponiston sen ajna reĝa protektado aŭ rapida fonto de enzpezo. Tuj poste, Vivaldi iĝis malriĉega[45][46] kaj mortis dum la nokto de 27a/28a de julio 1741, estante 63-jaraĝa,[47] pro "interna infekto", en domo posedata de la vidvino de viena selfabrikisto. La 28an de julio, Vivaldi estis entombigita en unuopa tombo en tombejo kiu estis posedata de la fondaĵo de la publika hospitalo. Lia funebro okazis en la Katedralo Sankta Stefano. Kontraŭ la populara legendo, la juna Joseph Haydn havis nenian rilaton al lia entombigo, ĉar nenia muziko estis ludita en tiu okazo.[48] La kosto de lia funebro kun 'Kleingeläut' estis de 19 Gulden 45 Kreuzer, kio estis tre multekosta por la plej malalta klaso por ia sonorilado.

Vivaldi estis entombigita apud la Karlskirche, nome baroka preĝejo en areo kiu estas nune parto de la areo de TU Wien. La domo kie li loĝis en Vieno estis ekde tiam detruita; la Hotel Sacher estis konstruita sur parto de tiu loko. Memortabuloj estis metitaj en ambaŭ lokoj, same kiel Vivaldi "stelo" en la Viena "Musikmeile" kaj monumento en la Rooseveltplatz.

Nur du, eble tri originalaj portretoj de Vivaldi estas konataj nuntempe: nome gravuraĵo, inka skizo kaj olepentraĵo. La gravuraĵo, kiu estis la bazo de kelkaj kopioj produktitaj poste fare de aliaj artistoj, estis farita en 1725 de François Morellon La Cave por la unua eldono de Il cimento dell'armonia e dell'inventione (konĉertokolekto), kaj montras Vivaldi tenantan folion de muzika partituro.[49] La inka skizo, karikaturo, estis farita de Ghezzi en 1723 kaj montris la kapon kaj ŝultron de Vivaldi profile. Ĝi ekzistas en du versioj: unue skizo en la Vatikana Biblioteko, kaj multe malpli konata, iom pli detala kopio ĵus malkovrita en Moskvo.[50] La olepentraĵo, kiu povas esti vidita en la Internacia Muzeo kaj Biblioteko de Muziko de Bolonjo, estas anonima kaj oni supozas, ke ĝi priskribas Vivaldi pro sia forta similo al la gravuraĵo de La Cave.[51]

Lia muzikoRedakti

 
Antonio Vivaldi, de F. M. La Cave (1725).

Muzikistaj pastroj estis kaj estas multaj en la mondo, sed la muziko de tiu ruĝa pastro estas ĉarma kaj unika. Nun oni povas pensi, ke ĝi estas laŭnorme kaj onia orelaro certe ne suferas aŭdi ĝin. Sed tiutempe, en la 17-a jarcento, li disvolvigis muzikon. Li uzis la muzikon de Arcangelo Corelli kiel modelo dekomence, kaj evoluigis sian eltrovaĵon, la grandan konĉertaron (concerto grosso), kie estis aro da kelkaj instrumentistoj – ĉefe violonistoj, kiu kantis kontraŭ la amaso de la cetera orĥestro. Antonio Vivaldi disvolvigis tiun ideon, kaj igis tiun ĉenon de muzikoj solistaj vera unika instrumento. Plue, li verkis konĉertojn por soloistoj, plej ofte ludotajn de li mem, ĉar li estis tre bona violonisto, laŭ tiutagaj informoj, kaj li aŭtoris la unuan konĉerton por fluto traversa (travesera), kiun oni skribis surpapere en la tuta historio de muziko. Li ankaŭ estis la unua sudeŭropa komponisto, kiu verkis por klarneto kaj hobojo, kaj antaŭanoncis la uzadon de orgeno kiel arta muzikilo ne nur preĝeja, nome ideo, kiun poste prenos Johann Sebastian Bach, precize de Vivaldi, kiun la majstro germana multe admiris, kaj kiu plendis, ke li ne povis renkonti lin. Vivaldi ankaŭ progresigis muzikon je la senco, ke li estis la unua, kiu faris simfonian poemon, tio estas, reprezenti rakonton per muziko: oni povas aŭdi birdetojn en lia verko Printempo, koncerto de sia 8-a verkaro.

La muziko de Vivaldi, eĉ se ĉarma kaj freŝa, estis kondiĉita de la modo tiutempa: oni aŭskultis muzikon unu solan fojon, kaj poste novan muzikon oni devis komponi. Ne estis kopirajtoj tiam, sed vere oni ne bezonis ilin, ĉar muziko utilis nur unufoje. Tial, multaj komponistoj –ankaŭ Händel kaj J.S. Bach poste — reuzis temojn en siaj novaj komponaĵoj, kiujn ili jam uzis en antaŭaj verkoj. Tion oni ne rimarkus, kompreneble, ĉar ne estante registrilon por muziko tiam, kaj uzante la temojn per diversa formo kaj variaĵoj, fakte la afero per si mem ne estas rimarkebla kaj ne obĵetinda.

Vivaldi estis fama dum la plej granda parto de sia vivo, sed je la fino, li mortis dum li vizitis Vienon, kaj li estis enterigita kiel malriĉulo, en tombejo komuna, same kiel Mozart. Kurioze, unu el la infanoj, kiuj kantis dum la funebro, nomiĝis laŭlegende Joseph Haydn, kiu poste estos grava muzikisto, kiu kreos la modernan orĥestron kaj la koncepton de klasika muziko.

Dum ducent jaroj la muziko de Antonio Vivaldi dormis en arĥivejoj de preĝejoj kaj universitatoj, ĉefe en Germanio kaj en Italio. La muziko de Vivaldi, kiu aperis en Germanio estis kolektita origine de J. S. Bach, kiu fakte transskribis kvin verkojn de la Opus 3 (La Estro Armonico, tio estas, muzika inspiro), kaj estis remalkovrita je la komenco de la 20-a jarcento. Poste, en 1926 monaĥejo de Piemonto, Italio, deziris disvendi muzikajn paperaĵojn, kiujn ili havis de longe. Fakulo Alberto Gentili rapide komprenis, ke temis pri 14 volumoj de la plej bona muziko iam farita en Italio, kiu inkluzivis pli ol cent konĉertojn, dek du operojn, 29 kantatojn, kaj unu oratorion, ĉio komponite de Antonio Vivaldi.

Baldaŭ aperis orĥestroj, kiuj studis kaj ludis nur verkojn de Vivaldi, kiel I Musici de Roma (la muzikistoj). Marc Pincherle katalogis la tutan verkaron de Vivaldi, kaj pro tio liaj verkoj estas klasigitaj kun nombro. Ĝi enhavas pli ol 500 konĉertojn, 40 kantatojn, 22 operojn kaj pli ol 60 religiajn verkojn. Eble la plej konataj estas la Kvar konĉertoj grosoj diritaj La kvar sezonoj, ĉar unu estas nomita Printempo, alia Somero, alia Aŭtuno kaj la lasta Vintro. Sed ankaŭ estas ĉarma koncerto por mandolino, heredita de gitaro tiel, ke oni konas ĝin hodiaŭ, kiel la konĉerto por gitaro de Vivaldi. La ĉefaj konĉertoj de Vivaldi estas arigita en verkaroj 1-a ĝis 12-a, el kiuj elstaras la 1-a, kie estas liaj famaj Variaĵoj pri la Folia (fama temo itala, kiun oni atribuas al hispana origino, kaj kiujn aliaj komponistoj, kiel eĉ Fernando Sor kaj de Fossa ankaŭ variis poste); verko 3-a, alidirite Estro Armonicomuzika inspiro, kiu famigis Vivaldi-on, ĉefe en Germanio; verkaro 4-a, alidirite La Stravaganza, ĉar multe ĝi petis el violono solista; verkaro 8-a, alidirite La kvar sezonoj, kiun li saĝe dediĉis al Grafo Wenzel von Morzin de Bohemio, gajnante lian protekton. La verkaro 10-a, alidirite Il gardellino, kiu estis la unua konĉerto por fluto, kaj kiu estas la sola muziko vivaldi-a ne por violono. Kvankam aperis verkaro 13-a, finfine oni pruvis, ke ne estas verko de Vivaldi, sed de franco, kiu volis fari monon per la nomo de Vivaldi. Dume, oni trovis alian verkaron, kaj publikigis ĝin kiel Verkaron 14-an, kaj tiu foje ĝi ŝajnas esti vera verko de Vivaldi: temas pri ses sonatoj por violonĉelo.

ReferencojRedakti

  1. Michael Talbot kaj la Eldonistoj de la Encyclopædia Britannica, Antonio Vivaldi en la Encyclopædia Britannica Alirita la 21an de septembro 2019.
  2. Michael Talbot, "Vivaldi, Antonio", Grove Music Online Alirita la 21an de septembro 2019.
  3. Walter Kolneder, Antonio Vivaldi: Documents of his life and works (Amsterdam: Heinrichshofen's Verlag, Wilhelmshaven, Locarno, 1982), 46.
  4. Michael Talbot, Vivaldi (London: J.M. Dent & Sons, Ltd., 1978), 39.
  5. Landon, p. 15
  6. Michael Talbot, Vivaldi (London: J.M. Dent & Sons, Ltd, 1978), 37.
  7. Heller, p. 41
  8. Michael Talbot, Vivaldi (London: J.M. Dent & Sons, Ltd., 1978), 36.
  9. Heller, p. 40
  10. 10,0 10,1 Michael Talbot, Vivaldi (London: J.M. Dent & Sons, Ltd., 1978), 39.
  11. Landon, p. 16
  12. Marc Pincherle, Vivaldi: Genius of the Baroque (Paris: W. W. Norton & Company, Inc., 1957), 16
  13. Walter Kolneder, Antonio Vivaldi: His Life and Work, tradukita de Bill Hopkins (London: Faber and Faber Limited; Berkeley kaj Los Angeles: University of California Press, 1970), 202.
  14. Kolneder 1970, 29.
  15. Michael Talbot kaj la Eldonistoj de la Encyclopædia Britannica, Antonio Vivaldi en la Encyclopædia Britannica
  16. Michael Talbot, "Vivaldi, Antonio", Grove Music Online
  17. Landon, p. 49
  18. Heller, p. 51
  19. Marc Pincherle, Vivaldi: Genius of the Baroque (Paris: W. W. Norton & Company, Inc., 1957), 18.
  20. Heller, p. 77
  21. Heller, p. 78
  22. 22,0 22,1 Landon, p. 26
  23. Marc Pincherle, Vivaldi: Genius of the Baroque (Paris: W. W. Norton & Company, Inc., 1957), 24.
  24. 24,0 24,1 Michael Talbot, Vivaldi (London: J.M. Dent & Sons, Ltd, 1978), 48.
  25. Heller, p. 54.
  26. Michael Talbot, Vivaldi (London: J.M. Dent & Sons, Ltd, 1978), 59.
  27. Marc Pincherle, Vivaldi: Genius of the Baroque (Paris: W. W. Norton & Company, Inc., 1957), 38.
  28. Landon, p. 31
  29. Landon, p. 42
  30. 30,0 30,1 30,2 Michael Talbot, Vivaldi (London: J.M. Dent & Sons, Ltd, 1978), 54.
  31. Michael Talbot, Vivaldi (London: J.M. Dent & Sons, Ltd, 1978), 58.
  32. Michael Talbot, Vivaldi (London: J.M. Dent & Sons, Ltd, 1978), 71.
  33. "Vivaldi's Venice", baroquemusic.org. "As far as his theatrical activities were concerned, the end of 1716 was a high point for Vivaldi. In November, he managed to have the Ospedale della Pietà perform his first great oratorio, Juditha Triumphans devicta Holofernis barbaric. This work was an allegorical description of the victory of the Venetians over the Turks in August 1716."
  34. Heller, p. 98
  35. Landon, p. 52
  36. Heller, p. 97
  37. 37,0 37,1 Heller, p. 114
  38. Michael Talbot, Vivaldi (London: J.M. Dent & Sons, Ltd, 1978), 64.
  39. Michael Talbot, Vivaldi (London: J. M. Dent & Sons, Ltd, 1978), 66.
  40. Michael Talbot, Vivaldi (London: J.M. Dent & Sons, Ltd, 1978), 67.
  41. La konektoj de Vivaldi kun la muzika vivo en Prago kaj lia asocio kun Antonio Denzio, la impresario de la teatro Sporck en Prago estis detalitaj en Daniel E. Freeman, The Opera Theater of Count Franz Anton von Sporck in Prague (Stuyvesant, N.Y.: Pendragon Press, 1992).
  42. Walter Kolneder, Antonio Vivaldi: Documents of his life and works (Amsterdam: Heinrichshofen's Verlag, Wilhelmshaven, Locarno, 1982), 179.
  43. Walter Kolneder, Antonio Vivaldi: Documents of his life and works (Amsterdam: Heinrichshofen's Verlag, Wilhelmshaven, Locarno, 1982), 180.
  44. Estas nur tri konataj survivantaj priskriboj de Vivaldi faritaj en sia vivodaŭro: tiu karikaturo, nome lignogravuraĵo fare de la Cave, kaj anonima oleportreto de la komponisto kaj lia violono. Grove's Dictionary of Music and Musicians disputis la aŭtentecon de la lasta portreto.
  45. Landon havigas tiun aserton kaj krome citas la informon pri la morto de Vivaldi kio atingis Venecion per la Commemorali Gradenigo: "Abato Sinjoro Antonio Vivaldi, nekomparebla virtuoso de violono, konata kiel la Ruĝa Pastro, multe aprezata pro siaj komponoj kaj konĉertoj, kiu enspezis pli ol 50,000 dukatojn en sia vivo, sed lia malorda malavaremo okazigis, ke li mortis malriĉega en Vieno." Landon, p. 166
  46. Marc Pincherle, Vivaldi: Genius of the Baroque (Paris: W. W. Norton & Company, Inc., 1957), 53.
  47. Talbot (p. 69) indikas la 27an kiel la tago de la morto. Formichetti (p. 194) informas, ke li mortis dum la nokto kaj ke lia morto estis ka unua registrita en la venonta tago. Heller (p. 263) asertas: "The composer's death is noted in the official coroner's report and in the burial account book of St. Stephen's Cathedral Parish as having occurred on 28 July 1741". sed la tiel nomita Totenbeschauprotokoll ne estas fidinda fonto, ĉar la dato povas referenci al kiam oni faris la registron, ne al la reala momento de la morto.
  48. Michael Lorenz, "Haydn Singing at Vivaldi's Exequies: An Ineradicable Myth" (Vieno 2014)
  49. Michael Talbot, The Vivaldi Compendium (Woodbridge: The Boydell Press, 2011), 147–48.
  50. Michael Talbot, The Vivaldi Compendium (Woodbridge: The Boydell Press, 2011), 87.
  51. Michael Talbot, The Vivaldi Compendium (Woodbridge: The Boydell Press, 2011), 148.

BibliografioRedakti

  • Antonicek, Theophil. 1997. Vivaldi. Graz ISBN 3-201-01677-2
  • Boyden, Matthew. 2009. Az opera kézikönyve. Budapest: Park Könyvkiadó. ISBN 978-963-530-854-5
  • Brizi, Bruno. "Maria Grazia Pensa" en Music & Letters 65 (1) (januaro 1984): 62–64
  • Bukofzer, Manfred. 1947. Music in the Baroque Era. New York, W. W. Norton & Co. ISBN 0-393-09745-5
  • Cross, Eric. 1984. Revizio de I libretti vivaldiani: recensione e collazione dei testimoni a stampa de Anna Laura Bellina
  • Formichetti, Gianfranco. 2006. Venezia e il prete col violino. Vita di Antonio Vivaldi, Bompiani ISBN 88-452-5640-5
  • Heller, Karl. 1997. Antonio Vivaldi: The Red Priest of Venice, Amadeus Press ISBN 1-57467-015-8
  • Kolneder, Walter. 1983. Antonio Vivaldi: Documents of His Life and Works, C F Peters Corp ISBN 3-7959-0338-6
  • Kolneder, W. 1984/1989. Guía de Vivaldi (Lübbes Vivaldi. Lexikon). (Carmen Bas Álvarez, trad.) Gustav Lübbe Verleg/Alianza Editorial (Madrid). 232 pp. Komence de la bibliografio de tiu verko (p. 224) aperas la noto ke la verkoj de Vivaldi publikigitaj ĝis 1965 (166 titoloj) estis kolektitaj en Kolneder, W. (Weisbaden, 1965). Antonio Vivaldi
  • Mamy, Sylvie Mamy. 2011. Antonio Vivaldi (Fayard) ISBN 978-2-213-63761-7
  • Quick, Barbara. 2007. Vivaldi's Virgins (romano), HarperCollins ISBN 978-0-06-089052-0
  • Robbins Landon, H. C. 1996. Vivaldi: Voice of the Baroque, University of Chicago Press ISBN 0-226-46842-9
  • Rampe, Siegbert. 2010. Antonio Vivaldi und seine Zeit. Laaber-Verlag, Laaber 2010, ISBN 978-3-89007-468-9
  • Romijn, André. 2007. Hidden Harmonies: The Secret Life of Antonio Vivaldi ISBN 978-0-9554100-1-7
  • Selfridge-Field, Eleanor. 1994. Venetian Instrumental Music, from Gabrieli to Vivaldi. New York, Dover Public. ISBN 0-486-28151-5
  • Stegemann, Michael. 2000. Vivaldi ISBN 3-499-50338-7
  • Strohm, Reinhard. 2008. The Operas of Antonio Vivaldi. Fundación Giorgio Cini - Studi di musica veneta - Quaderni vivaldiani 13a. Eld. Olschki (Florenco) ISBN 88-222-5682-4
  • Talbot, Michael. 1998. Antonio Vivaldi, Insel Verlag ISBN 3-458-33917-5
  • Talbot, Michael. "Antonio Vivaldi", Grove Music Online, eld. L. Macy (vidita de 26a de aŭgusto 2006) (subskribo petita)
  • Zips, Sebastian. 2005. Die Violoncellosonaten des Antonio Vivaldi. Prelefo, Kath. Univ. Eichstätt (rete)

Eksteraj ligilojRedakti