Antonio de Guevara

Antonio de Guevara estis hispana kronikisto, historiisto, episkopo, ekleziulo kaj konsilisto de la Imperiestro Karlo la 5-a.

Antonio de Guevara
(1481-1545)
"Libro del eloquentíssimo Emperador Marco Aurelio con El Relox de príncipes". Verko eldonita en (1658)
"Libro del eloquentíssimo Emperador Marco Aurelio con El Relox de príncipes". Verko eldonita en (1658)
Persona informo
Naskiĝo 1481
en Treceño, Hispanio
Morto 3-an de aprilo 1545
en Mondoñedo, Hispanio
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Antonio de Guevara
Profesio
Okupo verkisto
katolika sacerdoto
historiisto
katolika episkopo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Teologio, literaturo kaj historio Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio

redakti

Filo de Juan Beltrán de Guevara (ĉi-lasta siavice estis ekstergeedza filo de Beltrán de Guevara, sinjoro de Escalante kaj lia konkubino Mencía de Bedoya) kaj Ana aŭ Inés de Ureña, Antonio descendis el la patra flanko de la sinjoroj de Guevara y Oñate; pluraj lastatempaj studoj elstarigis kiel kaj lia patroflanka avino kaj lia patrino (originale el Santandero) estis ĵus konvertitaj sefardaj judoj.

Genealogoj poste inventis lian patrinan originon ekde la fikcia figuro de Elvira de Noroña el supozata galega aŭ portugala origino, por kaŝi la realajn originojn de Guevara, konsideritaj "malpuraj" en Hispanio de la 15-a kaj 16-a jarcentoj; tiu ĉi rekonstruo nur estis pridubita ekde la komenco de la 20-a jarcento. Tial, en diversaj datitaj aŭ hagiografiaj fontoj, Guevara estas erare menciita kun la nomo Antonio de Guevara y Noroña.

Kiel la dua pli maljuna filo li estis destinita al eklezia kariero, kvankam dank' al la bonoficoj de la onklo li povis sin eduki ĉe la Kortego, kie, kiel li mem skribis, "Mi longe vivis pli okupata de malvirtoj ol de studoj". Li estis la nevo de ambasadoro Diego de Guevara y Quesada (1450-1520) (lia patro, Ladrón de Guevara y Quesada (1425-1503), dua Grafo de Tahalú, estis la pli maljuna frato de Beltrán de Guevara, la patroflanka avo de Antonio).

 
Bildo de Antonio de Guevara, franciskana monaĥejo de Valladolid.

Estis hipotezite ke li estis paĝio de la princo Johano kaj, post lia morto, de la reĝino Izabela. Sekvante la morton de Izabela li membrigis al la franciskana ordeno. Li faris rapidan karieron ene de la ordo, estinte nomumita kuratoro de la monaĥejoj de Arévalo kaj Soria en 1518 kaj definitoro[1] de la eklezia provinco la 11-an de novembro 1520.

La 28-an de la sama monato, Guevara iris al Villabrágima en diplomatia misio por trankviligi la ribelon de la comuneros. Laŭ tradicio, en tiu okazo Guevara iĝis la protagonisto de la tielnomita "razonamiento de Villabrágima", publika parolado adresita al la loka konsilantaro de la ribelantoj, por pacigi ilin. La aŭtenteco de la epizodo estas, aliflanke, pridubita per pluraj studoj.

Ĉiukaze, la misio havis neniujn signifajn rezultojn kaj Guevara plendis en siaj skribaĵoj ke li forlasis la renkontiĝon "malbone traktita kaj pli malbone servita". Li poste iris al la Kortumo de la Imperiestro Karlo la 5-a, kiu elektis lin kiel reĝan predikiston. Guevara akompanis Karlo'n en la ekskurseto kiun li faris al Anglio en la 16-a de junio 1522 por la subskribo de la Traktato de Windsor. En majo 1523 li estis en Burgoso, kie li partoprenis en la ĝenerala ĉapitro de sia ordeno. En la sekvaj jaroj li vizitis, kadre de la imperia sekvantaro, plurajn urbojn en Kastilio.

Lia ĉeesto en Valencio estas dokumentita la 10an de majo 1525, kiel membro de la komisiono respondeca por la konvertiĝo de la moriskoj en la regiono. Li ankaŭ partoprenis en kampanjo direktita kontraŭ la fortikejo de la Moriskoj en la de Espadán[rompita ligilo], estinte pafvundita antaŭ la fino de la kampanjo la 18-an de septembro 1526.

La 7-an de decembro de la sama jaro, Guevara estis en Granado, kie li partoprenis la redaktadon de la edikto kontraŭ la moriskoj. En la unuaj monatoj de 1527 Karolo la 5-a nomumis lin lia oficiala kronikisto; Guevara tial moviĝis al Valadolido la 27-an de junio de tiu jaro. En Valadolido li partoprenis, kiel membro de la komisiono de 24 teologoj, en la taksado de la verkoj de Erasmo de Roterdamo.

Kiel membro de la imperia konsilio, Guevara verŝajne kontribuis por la redaktado de pluraj paroladoj donitaj fare de Karolo la 5-a, aparte tiu farita antaŭ la Kortegoj de Monzón en respondo al Francisko la 1-a (junio 1528) kaj la posta parolado farita en Romo en 1536 antaŭ papo Paŭlo la 3-a okaze de lia kronado.

La 7-an de januaro 1528 Guevara estis nomumita episkopo de Guadix, sed estis nur en 1529 ke li akiris reĝan konsenton por preni posedon de tiu diocezo; li tamen daŭre akompanis la imperiestron, tiel ke ni trovas lin engaĝita en la Tunizia kampanjo inter 1535 kaj 1536.

Dum ĉi tiu lasta jaro ni trovas lin ĉe la menciita imperia kronado de Karlo en Romo, kaj poste translokiĝis al Napolo. Li estis predikisto ĉe la entombigo de la imperiestrino, kiu okazis en Toledo en 1539.

En 1537 li estis nomumita episkopo de Mondoñedo, kvankam li estis kontinue distrita de siaj devoj kiel episkopo por plenumi diversajn taskojn ĉe la kortego. En 1539 li verkis "Menosprecio de Corte y Alabanza de Aldea", verko destinita influi plurajn aŭtorojn, ambaŭ hispanajn (kiel Pedro de Albret, per lia "Diferencia de la vida rústica a la noble" de 1567 kaj Manuel de Gallegos (1597-1665), aŭtoro de la "Coplas en vituperio de la vida de palacio y alabanza de aldea") preter eksterlandanoj.

La verko baldaŭ estis tradukita en la francan (Lionon, 1542), la anglan (Londono, 1548), la italan (Florenco, 1601), kaj la germanan (Ĝenevo, 1604). La 3-an de majo 1541, Guevara promulgis la "Constituciones Sinodales"[2], kiu havintus grandan gravecon por la historio de la diocezo de Mondoñedo. Li mortis en 1545 en sia diocezo kaj estis entombigita ĉe la monaĥejo de Sankta Francisko de Valadolido.[3]

Verkaro

redakti

Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj

redakti
  1. Definitoro, superulo el kelkaj religiaj ordenoj.
  2. Sinodaj Konstitucioj.
  3. Artikolo verkita surbaze de la samnoma itala vikipedio.