Antropoceno estas proponita geologia epoko de la tera historio, kiu komenciĝus ekde la komenco de grandaj homaj influoj al geologio kaj ekosistemoj de la Tero. Unu el la plej gravaj el tiuj homaj influoj estas interalie homkaŭzita tutmonda varmiĝo.

Diversaj datoj estas proponitaj por la komenco de la antropoceno, plej frue je la komenco de agrikulturo (t.e. antaŭ 10 ĝis 12 mil jaroj) kaj plej malfrue en la 1960-aj jaroj. Definitiva komencodato de la antropoceno estas ankoraŭ decidota, sed ĝis nun la alta kvanto de precipitado de radioaktivaj nuklidoj pro nuklebomba testado en la 1950-aj jaroj estas pli favorata ol aliaj alternativoj, kio metus la komenciĝon de la proponita epoko ekzemple je la unua nuklearmila testo en 1945, aŭ je la traktato por parta malpermeso de nukleaj testoj en 1963.

Vidu ankaŭ redakti


En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Anthropocene en la angla Vikipedio.