Antti Hackzell (naskiĝis la 20-an de septembro 1881, mortis la 14-an de januaro 1946) estis finna politikisto. Li estis ĉefministro de Finnlando de la 8-a de aŭgusto 1944 ĝis la 21-a de septembro 1944.

Antti Hackzell
Persona informo
Antti Hackzell
Naskiĝo 20-a de septembro 1881
en Mikkeli
Morto 14-a de januaro 1946
en Helsinko
Mortis per apopleksio vd
Tombo Tombejo Hietaniemi vd
Lingvoj finna vd
Ŝtataneco Finnlando vd
Alma mater Universitato de Helsinko vd
Partio Nacia Koalicio vd
Familio
Patro magister Matti Hackzell, principal of Mikkeli Lyceun vd
Patrino Helena Natalia Örn vd
Profesio
Okupo politikistodiplomato vd
Aktiva en Helsinko vd
ĉefministro de Finnlando
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li studis juron kaj poste de 1911 ĝis 1917 laboris kiel advokato en Sankt-Peterburgo. De aŭgusto 1918 ĝis aprilo 1920 li estis guberniestro en la provinco Kymi en Suda Finnlando, kaj de 1922 ĝis 1927 estis finna ambasadoro en Moskvo. Sekve, li de decembro 1932 ĝis 1936 estis ministro pri eksteraj aferoj en la registaro de Toivo Kivimäki. Krome li de 1930 ĝis 1936 estis ĝenerala direktoro, kaj poste ĝis 1945 estis prezidanto de la komerca unuiĝo de Finnlando.

De la 8-a de aŭgusto 1944 ĝis la 21-a de septembro 1944 li oficis kiel ĉefministro de Finnlando kaj gvidis la traktadon kun funkciuloj de Sovetunio por fino de la milito inter Finnlando kaj Sovetunio. La traktadoj la 19-an de septembro 1944 rezultigis armisticon inter la du landoj, kun la rezulto ke la en vintro 1939/1940 en armea agreso okupitaj teritorioj de Finnlando en Karelio restis posedaĵo de Sovetunio.

Vidu ankaŭ redakti