Antverpena kontraŭtanka fosaĵo

La Antverpena kontraŭtanka fosaĵo (ankaŭ erare nomata Kontraŭtanka kanalo) estas artifika fluejo kiu parte ĉirkaŭas Antverpenon. La fosaĵo havas longecon de ĉirkaŭ 33 km kaj larĝon de almenaŭ 6 metroj. Ĝi kunligas Skeldon ne malproksime de Berendrecht (Antverpeno) kun la Kanalo Albert en Oelegem (Ranst). La fosaĵo estis establata ĉirkaŭ 1939 kiel kontraŭtanka fosaĵo cele al haltigado de la malamikaj (germanaj) tankoj kaj aliaj veturiloj antaŭ ol ili povus atingi Antverpenon. Fakte la Kontraŭtanka Fosaĵo ne estis ludanta signifan rolon dum la germana invado de majo 1940. Intertempe ĝi estas evoluinta al vasta naturinterligejo, kiu kunligas plurajn arbarojn kaj naturterenoj kaj ebligas la besto- kaj plantomigradon inter tiuj areoj.

La Kontraŭtanka Fosaĵo en Ŝtata Bieno "De Inslag", Brasschaat.

Situo redakti

 
La Kontraŭtanka Fosaĵo apud la komenco je la limito de Stabroek kaj Berendrecht. Fore oni vidas la havengruojn de la Kanaaldok.

La Kontraŭtanka fosaĵo konstituas iomete pli ol kvaroncirkulon ĉirkaŭ la urbo de Antverpeno, de la nordo al la oriento, je distanco de ĉirkaŭ 15 da kilometroj ekde la centro. Origine la Kontraŭtanka Fosaĵo estis komenciĝanta je la skeldaj riverbordoj proksime de la limo inter Berendrecht kaj Stabroek, norde de Antverpeno. Sed kaŭze de la konstruado de la dokoj Kanaaldok kaj Delwaidedok, tiu parto de la Fosaĵo estas malaperinta kaj la Kontraŭtanka Fosaĵo nuntempe elfluas en devojiĝantan fosaĵon.

La fosaĵo zigzagas ekde tie orienten tra la polderoj de Stabroek, sub la aŭtovojo A12 kaj laŭ la Fortikaĵo de Stabroek kaj la Reduto Smoutakker [smaŭtakr]. Post tio tra la arbaroj de Kapellen [1] kaj Brasschaat laŭ la Fortikaĵo Ertbrand, la Fortikaĵo Brasschaat kaj ekde malpli ol kilometro de la Reduto Triangulo. Tiam per kulverto sub la aŭtovojo E19 al Schoten, kie la Fortikaĵon de Schoten estas pasanta je kelke da kilometroj norde. En Sint-Job-in-'t-Goor (Brecht) la Kontraŭtanka Fosaĵo renkontas la Kanalon Dessel-Turnhout-Schoten kaj tiam subgrunde estas preterpasanta tra kelkaj centoj da metroj.

Sudorienten ĝi kontinuas al 's-Gravenwezel [sgravnvezl] kaj Schilde laŭ la Fortikaĵo de ’s Gravenwezel kaj la Reduto de Schilde, kaj poste suden al Oelegem (Ranst) kaj la Fortikaĵo de Oelegem [ulegem]. Tiam ĝi estas finiĝanta ĉe la Eŭropa ŝoseo 34. Origine la Fosaĵo ankoraŭ estis kontinuanta ĝis la Kanalo Albert, je 15 km oriente de Antverpeno, sed kaŭze de la establo por la kuniĝo de la planita sed neniam realigita Duwvaartkanaal (kanalo kiu estus interliganta Skeldon kaj la Kanalon Albert), ankaŭ tiu kontraŭtank-fosaĵa ekstremaĵo estas malaperinta.

Referencoj redakti