Anifenedoj

(Alidirektita el Anyphaenidae)

AnifenedojAnyphaenidae estas familio de araneomorfaj araneoj, foje nomitaj anifenidaj sakaraneoj. Ili distingiĝas el la sakaraneoj de la familio Klubionedoj kaj de aliaj araneoj ĉar havas la abdomenan spiraklon lokita unutrione al duone antaŭ la teksiloj al la epigastra truo en la suba flanko de la abdomeno. Ĉe plej araneoj tiu spiraklo estas ĝuste antaŭ la teksiloj. Kiel ĉe la Klubionedoj, la anifenedoj havas ok okulojn aranĝitaj en du strioj, konusformajn antaŭajn tekssilojn kaj estas vagantaj predantorj kiuj konstruas silkajn retirejojn, aŭ sakojn, kutime en plantofinaĵoj, inter folioj, sub arboŝelo aŭ sub rokoj. Estas pli ol 500 specioj en ĉirkaŭ 50 genroj tutmonde.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Anifenedoj
Hibana incursa
Hibana incursa
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Artropodoj Arthropoda
Klaso: Araneedoj Arachnida
Ordo: Araneuloj Araneae
Anifenedoj Anyphaenidae
Bertkau, 1878
Diverseco
56 genroj, 506 specioj
Genroj

(latine)
Anyphaena
Aysha
Hibana

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu familio estas disvastigita kaj inkludas oftajn genrojn kiaj Anyphaena (tutmonde escepte en tropikaj Afriko kaj Azio) kaj Hibana (Nova Mondo). Nur unu specio (Anyphaena accentuata) loĝas en nordokcidenta Eŭropo.

Specioj de tiu laste menciita genro estas gravaj predantoj en kelkaj agrikulturaj sistemoj, ĉefe por arbaj kultivaĵoj. Ili estas kapablaj detekti kaj manĝi insektajn ovojn, spite sian malbonan vidkapablon.Ili kunhavas tiun kapablon almenaŭ kun kelkaj araneoj de la familio de Miturgedoj.

Eksteraj ligiloj redakti