Bandar-e Anzali
Bandar-e Anzali aŭ Bandar-e Enzeli aŭ Haveno Anzali (perse بندر انزلی, Bandar-e Pahlavi (perslingve: بندر پهلوی) antaŭ la Irana revolucio estas urbego, havenurbo kaj ripozloko en norda Irano, en Provinco Gilano laŭ bordo de la Kaspia maro. La urbego estas ĉefurbo de la samnoma distrikto. En la loknomo Bandar signifas: haveno, tial la pli mallonga nomformo estas Anzali.
Bandar-e Anzali · بندر انزلی | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
urbo de Irano ![]() | |||
Administrado | |||
Lando | ![]() | ||
Provinco | Gilano | ||
Telefonkodo | 0181 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 118 564 (2016) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 37° 28′ N, 49° 27′ O (mapo)37.47305555555649.457777777778Koordinatoj: 37° 28′ N, 49° 27′ O (mapo) [+] | ||
Alto | −20 m [+] | ||
Horzono | UTC+03:30 | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||





Bazaj informoj
redakti- 37° 28′ 22″ N 49° 27′ 44″ O / 37.47278 °N, 49.46222 °O (mapo)
- Supermara alteco: m
- Loĝantaro: 118,564 en 2016
- Horzono: UTC + 3:30; somere UTC + 4:30
- Telefonkodo: (+98) 181
Geografio
redaktiBandar-e Anzali konstruiĝis sur du sablaj duoninsuloj, ĉe la Mordab-laguno. La haveno troviĝas inter la du duoninsuloj. Proksima metropolo estas Raŝto.
Historio
redaktiBandar-e Anzali estas malnova urbo en la antikva Irano. Longe ĝi estis sekura haveno por komercŝipoj kaj fiŝkaptistaj boatoj. En 1919 dum la kolapso de la kontraŭsoveta (blanka) rusa armeo dek ok el liaj ŝipoj serĉis rifuĝon en Anzali. En la sekva jaro la sovetia floteto de dek tri ŝipoj faris surprizatakon en Anzali, konkerante la britan garnizonon kaj la dek ok blankajn rusajn ŝipojn. La sovetianoj (ruĝuloj) deklaris la Gilanan Sovetan Respublikon, kiu falis en 1921. La havenurbo prenis la nomon Pahlavi en 1935. Dum la 2-a mondmilito en 1942 evakuita pola trupo ŝipe alvenis al Anzali.
Ekonomio
redaktiBandar-e Anzali ankaŭ hodiaŭ estas la plej granda kaspia haveno de Irano. La varma kaj humida vetero permesis al tiu regiono kultivi rizojn kaj teojn. La urbego estas centro de produktado pri kaviaroj, tio estas plene ŝtatmonopolo.
Klimato
redaktiBandar-e Anzali havas la plej humidan klimaton en Irano, havante mediteranean klimaton. Jare estas precipitaĵo po 1853,5 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter septembro-decembro pli ofte.
Trafiko
redaktiBandar-e Anzali havas trairan vojon, kiu sekvas la marbordon, estas elbranĉiĝo al la meza landparto. Estas bona ligo aŭtovoje kun Mazenderano, Azerbajĝano kaj Teherano. La urbego estas ligita per du pontoj al la proksima insulo.
Vidindaĵoj
redaktiRilatoj al Esperanto
redaktiEsperanto-parolantoj estis en la urbo jam en la unua duono de la 20-a jarcento. Ekzemple jam en la jaro 1923 (=1302) Bughdan Hajraptian estis UEA-delegito en la urbo.
Fontoj
redakti- interalie WikiTrans
- informoj en la retejo iranicaonline.org
-
marborda plaĝo
-
infanoj ĉe la plaĝo
-
palaco Mianpoŝte
Eksteraj ligiloj
redakti