Apa
![]() |
La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: APA |
Apa (hungare Apa) estas komunumo de Rumanio, situanta nordokcidente de Baia Mare. Administre apartenas al ĝi la vilaĝoj Lunca Apei kaj Someșeni.
Apa | ||
---|---|---|
Komuna sidejo | ||
Lando | ![]() | |
Distrikto | Satu Mare | |
Iama hungara departemento | Szatmár | |
Situo | 47° 46′ N, 23° 12′ O (mapo)47.76277777777823.199444444444Koordinatoj: 47° 46′ N, 23° 12′ O (mapo) | |
| ||
Alto super maro | 138 m | |
Poŝtkodo | 447015 | |
Loĝantaro | ||
– komunumo | 2.681 (en 2011) | |
– vilaĝo | 2,344 (en 2011; 2.516 en 2002) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 136811 | |
Apa havas fervojan stacion kun ligoj al Satu Mare kaj Baia Mare. Ĝi limas oriente al la distrikto Maramureș; sude de ĝi preterfluas rivero Someș.
LoĝantaroRedakti
En 1910 ĝi havis 2 532 loĝantojn (rumanoj, hungaroj), en 1992 2 769 (rumanoj, 17 % da hungaroj).
HistorioRedakti
Ĝia unua skriba mencio estas el 1215. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Szatmár vármegye). En 1912 disiĝis el ĝi Viile Apei (Apahegy), kiu nun apartenas al la najbara distrikto Maramureș.
FontoRedakti
- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
Famaj loĝintojRedakti
- Antónia Kölcsey (naskiĝis en 1821 en Szatmárcseke, mortis en 1876), taglibroverkistino, nevino de Ferenc Kölcsey
- Ábrányiné Katona Klementin (naskiĝis la 29-an de novembro 1856, mortis la 6-an de julio 1932 en Budapeŝto), verkistino, publicisto
- Vasile Lucaciu (naskiĝis la 21-an de januaro 1852, mortis la 29-an de novembro 1922 en Satu Mare), greka-katolika pastro, militisto por la rajtoj de rumanoj en Transilvanio
- Károly Sallay (n. 1-a de marto 1947) biologo.