Apanaĝo estis en frua mezepoko markata teritorio, al kies administrado estis komisiita iu el kelkaj anoj de la reganta familio. Sed suverena reganto de la teritorio restis princo, respektive reĝo. Institucio de la apanaĝoj servis al la reganto, kiu certigis per tiu maniero siajn parencojn, kiuj eventuale povus endanĝerigi lian potenceman postenon. Samtempe ĝi povis esti pli efektive administrata teritorio malproksima de la centro.

Ekzemple por Grandmoravia imperio eble plenumis tiun funkcion Nitra princlando. La apanaĝoj estas konataj el PollandoRusio. La apanaĝoj estis kutimaj en tempoj, kiam suverena reganto konsideris plenan teritorion de la ŝtato kiel sia posedaĵo. En Rusio daŭris sistemo de apanaĝoj en milde ŝanĝiĝinta formo por anoj de cara familio ĝis la 20-a jarcento.