Parto de serio

Islamo

Historio de islamo

Kredo kaj praktikoj

Unueco de Dio
Konfeso de kredo
PreĝoFasto
PilgrimoAlmozoMoskeo

Ĉefaj personecoj

Mohamedo
AliAbu Bakr
Samtempuloj de Mohamedo
Membroj de hejmo de Mohamedo
Profetoj de Islamo

Tekstoj kaj leĝoj

KoranoSunaoŜario
Legislativo
Biografioj de Mohamedo

Branĉoj de islamo

Sunaismo
(Salafismo, Ŭahabismo) • ŜijaismoSufiismo
Ĥariĝismo (Ibadismo)

Sociopolitikaj aspektoj

ArtoArkitekturo
UrbojKalendaro
SciencoFilozofio
Religiaj gvidantoj
Virinoj en islamo
Politika islamoĜihado
Liberalisma islamo

Vidu ankaŭ

Vortareto de islamaj nocioj
Listo de islamaj terminoj
Listo de signifaj moskeoj
Listo de artikoloj pri islamo

Islamo naskiĝis en Arabio en la 7-a jarcento laŭ la kristana kalendaro pro la apero de la profeto MahometoMohamedo. Unu jarcenton post lia morto, la islama ŝtato ampleksiĝis el la Oceano Atlantiko okcidenta ĝis Centrazio oriente. Tiu imperio ne restis unuiĝinta longe; la nava sistemo de regado tuje iĝis en civila milito konata inter historiistoj de Islamo kiel Fitna, kaj poste ĝi suferis duan version de tia milito. Post tio, rivalaj dinastioj riklamis la regnon de la kalifo, aŭ estreco de la islama mondo kaj multaj ŝtatoj kaj islamaj imperioj oferis nur simbolan obeon al la kalifo, malkapabla unuigi la islaman mondon.

La nomo de Alaho (de dekstre maldekstren A LL H), simbolo de Islamo.

Mohamedo redakti

Mohamedo estis araba komercisto de Mekko, kiu ĉiujare dum la monato Ramadano iris al kaverno en la monto Hira por preĝi, fasti kaj doni almozojn. Laŭ la doktrino en la jaro 610 la Anĝelo Gabrielo komencis paroli kun li. Gabrielo daŭre parolis kun Mohamedo ĝis lia morto kaj Mohamedo parkeris la diraĵojn. Post la morto de Mohamedo, liaj anoj skribis la diraĵojn, kaj tiel ekaperis la Korano. La prediko de Mohamedo estis akceptita komence inter araboj, kaj urbaj kaj beduenoj. Mohamedo kiel la Fina Profeto kaj fondinto de islamo nur montriĝis en jarcentoj postaj.

En la tempo de Mahometo, la araboj senĉese kaj venĝoplene interbatalis. Araboj estis ordigitaj laŭ klanoj, laŭ sango. Mohamedo enkondukis ion novan: komunumon bazitan ne sur sango, sed sur fido. En la fruaj jaroj, la islamanoj funkcias kiel nova klano, sed klano algluigita ne de sango, sed de fido komuna. Aldone, la islamanoj, spite de diverseco de sango, promesis ne interbatali.

Pro la minaco de la nova klano al tradicio kaj ĝia religio, potenco kaj socia ordo, Mohamedo kaj la islamanoj devis forfuĝis de Mekko en la somero de 611 al Jatrib (nun Medino, "[la] urbo"). Tio estis la heĝiro ("fuĝo") kaj markas la komencon de la islama erao. En Medino Mohamedo fondis la unuan moskeon (islama preĝejo), kiu fariĝis la modelo por ĉiuj postaj moskeoj. Sed kvankam Mohamedo kaj la islamanoj nun estis en Medino, Mekko ankoraŭ batalis kontraŭ Mohamedo, ĉar nun la islamanoj subtenis sin per rab-atakoj kontraŭ la karavanoj kiuj vojaĝis al Mekko. Mohamedo fine venkis la armeon de Mekko en 627 en la Batalo de la Tranĉeo. Tiam islamo disvastiĝis kiel fajro tra Arabion. En 630 li kaptis Mekkon.

Ĉar la islamanoj promesis ne interbatali, la islama parto de Arabio estis regiono de paco. Tio fortigis la islamanojn kontraŭ la aliaj araboj, kiuj estis troe disigitaj de la deziro por venĝo. Kiam Mohamedo mortis en 632, la plimulto de araboj estis islamanoj. Kvar el la kunuloj de Mohamedo fariĝis regantoj de araba imperio granda kaj donis bazan formon al islama civilizo.

La kvar justaj kalifoj post Mohamedo redakti

La problemo de la sukcedo de Mohamedo kaŭzis profundajn dividojn inter la ĝistiamaj anoj de Islamo. La anoj de Medino kaj Mekko konsentis elekti Abu Bakr, amiko kaj parenco de Mohamedo. Abu Bakr realigis la union en Arabio kaj estis agnoskita kiel kalifo (sukcedanto). Li rilatas kun la deveno de la unuaj libroj de la Korano. Tiu diroj ĝis tiam estis nur parolaj kaj la transskriboj de la diraĵoj de Mohamedo sur folioj, bestostoj aŭ ledaĵoj estis nur referencoj. Li mortis en 634, nomuminte malrekte sian sukcedonton: Umar, kiu estos kalifo ĝis 644.

Tiu ĉi sekvos la konkeron kaj ludis rolon en la politika organizado per la starigo de la institucio de divano (kie la islamaj luktantoj estas enskribitaj kaj pagitaj). Li estis mortigita de mazdaano. Uthman kaj Ali aperis kiel la ĉefaj kandidatoj. Estis elektita Uthman. Li atribuis gravajn postenojn al la membroj de sia klano. Li estis mortigita en 656.

La saman tagon, Ali, kuzo kaj bofilo de Muhamado (edzo de lia filino Fâtîma), estis elektita kiel kalifo. La klanestro de la Umajidoj, Mu`âwîya, postulas la punon de la kulpuloj de la amortigo, sed tiu malfruos. Tiam ekas lukto inter la partianoj de Ali kaj la Umajidoj. La batalo de Siffin de 657 markis la krizon de tiu ĉi enlanda milito. Kiam li estis venkonta, Ali, probable por haltigi la sangoverŝon inter islamanoj, akceptis negocii. Tiu ĉi milito inter la du sektoroj estis la fitna, tio estas grava religia disigo. Ali estos poste siavice mortigita de ĥariĝitoj, antikvaj partianoj kiuj malakceptis la negocadon.

Islama ekspansiemo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Islama ekspansiemo.
 
Araba disvastigo sub Mahometo (I) kaj la tri unuaj kalifoj, Abu Bakr (II), Omar (III) kaj Uthman (IV)

Dum la unuaj jardekoj, Islamo disvastiĝis rapide nordorienten al Irako, Irano, alta Mezopotamio; kaj okcidenten al Asirio, Palestinio Egiptio (la plej riĉaj provincoj de la Bizanca Imperio). La Islamo eniras la mondojn kristanan kaj grekoromian mallonge post la morto de Mahometo. Dum la regado de la Umajidoj, la disvastiĝo sekvas, la teritoriaj konkeroj atingas la Magrebon fine de la 7-a jarcento kaj la hispaniajn marbordojn komence de la 8-a jarcento. En 711 la islamanoj trapasis la Ĝibraltaran Markolon kaj invadis la tiaman Hispanion. La Maŭroj estis haltigitaj en la Poitiers en 732.

En Azio ili disvastiĝis ĝis Centrazio, Uzbekio, Kabulo kaj la landlimo de la rivero Induso, tio estas ĝis Hindio.