Apio (genro)

(Alidirektita el Apium)

Apio (latine Apium) estas genro de la apiacoj, umbeliferacoj (UmbelliferaeApiaceae). La genro havas proksimume dudek speciojn, kiuj troviĝas mondvaste en mezvarmaj zonoj, ĉefe sur la norda hemisfero. En la tropikoj specioj troviĝas en montaroj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Apio
Apium graveolens var. rapaceum
Apium graveolens var. rapaceum
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Ordo: Apialoj Apiales
Familio: Apiacoj Apiaceae (aŭ Umbelliferae)
Lindl.
Apio Apium
L.

vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La specioj de ĉi tiu genro povas esti unu, du- aŭ plurjaraj. La plantoj havas disajn, simplajn plumhavajn foliojn kaj umbelojn kun verdablankaj floroj.