La Aplikataj artoj rilatas al fasonado kaj dekoracio de la interno de konstruaĵoj kun celo de utileco kune kun estetiko kaj plaĉo; ili koncernas ankaŭ ĉiutagajn objektojn. La aplikataj artoj do estas helpartoj de la arkitekturo kaj konsekvenco de la apero de la termino Belartoj, baze sur komuna teknika kono. Poste ĉe la kazo de la aplikataj artoj la tekniko iĝos teknologio, kio nuntempe igos kunhavi agadkampon kaj teritorion kun la Inĝenierarto.

Ekzemplo de taso kun formo de testudo.
Afiŝo kun dekoraĵo de Otto Gussmann.

Kontraste al la belartoj, oni diras, ke la celo de la aplikataj artoj ne estas unurangigo de beleco por satigi la elitisman senton de estetika ĝuo dezirata en specifa epoko, sed ĉefe klopodante serĉi bonfarton ĉe la ĉiutaga praktika agado de la vivo de la individuoj ene de socio.

Inter la aplikataj artoj oni trovas la fakojn de Industria fasonado, Grafika fasonado, Internarto, fasonado pri modo kaj fotografio. La Dekoraj artoj estas ankaŭ konsiderataj kiel branĉo de la aplikataj artoj, sed ili ĉefe klopodas pri la belaspekto de objektoj, kontraue al la aplikataj artoj, kiuj precipe interesiĝas pri la praktika uzo.

Inter la plej tradiciaj aplikataj artoj klasifiĝas Mozaiko, Emajlo, Juvelarto, Meblarto, Vestfasono, Frizado kaj Kudrado.

Vidu ankaŭ redakti