En klasika baleto, aplombo estas termino kiu temas pri unu el la bazaj leĝoj de baleto - stabileco.

La Franca baletestro Jean-Étienne Despréaŭ difinis ĝi en 1806 kiel specifa speco de dinamika ekvilibro fundamenta al ĉiuj pozicioj kaj movoj de klasika baleto.

Libro Gramatiko de la Arto de Dancanta, Teoria kaj Praktika de 1905, referante al Bernhard Klemm, skribis: "Aplombo estas la absoluta sekureco en plialtiĝado kaj falado reen kiu rezultas de la perpendikulara sinteno de la supra korpo kaj la lerta metado de la piedoj. Per aplombo la dancisto akiras precizecon kaj elegantecon kiuj asekuras la sukcesan plenumadon de ĉiu movo de piedo, tamen arta kaj malfacila, kaj per tio kreas plaĉan kaj kontentigan efikon ĉe la rigardanto. Aplombo povas esti komparita kun la certeco de tuŝo de la pianisto."

Aplombo estas atingata kun streĉita rekta korpo kun ĝia pezo egale distribuita tra la apoganta piedo aŭ ambaŭ piedoj. Aplombo estas regata per sento kaj regado de la muskoloj ĉe la vertebraro, kio estas, per "tenado de la dorso". La bazo de aplombo estas la pozicioj de piedoj en baleto.

La vera situigo de korpo influas ĉiujn baletajn paŝojn, kaj la perfekteco de la aplombo postulas jarojn de trejnado. Ekzercoj je la manrelo komencas la trejnadon de la stabileco kaj ekvilibro.

En la 18-a jarcento, ĉiutaga civo de altaj sociaj klasoj havis grandan influon de dancaj movoj, kaj tiel la vorto "aplombo" estis uzata por priskribo de majesta, senjoreca, furioza konduto, simile al bravado.