Apollo 12 estis la sesa homa kosmoflugo kadre de la Apollo-Programo de Usono kaj la dua surfaciĝo sur la Luno. Ĝia tri-persona ŝipanaro konsistis el Komandanto Charles "Pete" Conrad Jr., Komando-Modula Piloto Richard F. Gordon Jr. kaj Lun-Modula Piloto Alan L. Bean.

Apollo-Programo
Datumoj
Misio: Apollo 12
Teamo: Charles "Pete" Conrad Jr.
Richard F. Gordon Jr.
Alan L. Bean
Starto: 14-a de novembro 1969
16:22:00 UTC
Surteriĝo: 24-a de novembro 1969
20:58:24 UTC
Daŭro: 10 tagoj 4 horoj 36 minutoj 24 sekundoj
Loko de surteriĝo: Suda Pacifika Oceano
15° 47' norde,
165° 9' okcidente
Ŝipo akceptanta la lunistojn: USS Hornet
Teama foto
de maldekstre dekstren Charles "Pete" Conrad Jr., Richard F. Gordon Jr., Alan L. Bean
de maldekstre dekstren Charles "Pete" Conrad Jr., Richard F. Gordon Jr., Alan L. Bean

Apollo 12 - de maldekstre dekstren Charles "Pete" Conrad Jr., Richard F. Gordon Jr., Alan L. Bean

antaŭa misio:

Apollo 11

sekva misio:

Apollo 13

Malsame al la unua surfaciĝo sur la Luno en la misio Apollo 11, Conrad kaj Bean atingis precizan alvenon ĉe la antaŭvidata loko, la ejo de la senpilota sondilo Surveyor 3, kiu alvenis tien la 20-an de aprilo 1967. Ili portis la unuan kolortelevidan kameraon al la luna surfaco, sed la filma materialo estis perdita post kiam Bean hazarde detruis la kameraon turnante ĝin al la Suno dum unu el du lunopromenoj. Krome la du lunopromenantoj vizitis la sondilon Surveyor 3 kaj forigis kelkajn partojn por revenigo al la Tero. La misio finiĝis la 24-an de novembro per sukcesa plonĝo de la alteriga kapsulo en la Pacifikan Oceanon.

Bildaro redakti

Eksteraj ligiloj redakti