Apollo 13 estis la sepa homa kosmoflugo kadre de la Apollo-Programo de Usono kaj estis la plano ke ĝi iĝu la tria surfaciĝo sur la Luno. Ĝia tri-persona ŝipanaro konsistis el Komandanto Jim Lovell, Komando-Modula Piloto Jack Swigert kaj Lun-Modula Piloto Fred Haise.

Apollo-Programo
Datumoj
Misio: Apollo 13
Teamo: Jim Lovell
Jack Swigert
Fred Haise
Starto: 11-a de aprilo 1970
22:32:08 UTC
Surteriĝo: 11-a de aprilo 1970
16:43:00 UTC
Daŭro: 5 tagoj 22 horoj 54 minutoj 41 sekundoj
Loko de surteriĝo: Suda Pacifiko
21° 38' norde,
165° 21' okcidente
Teama foto
de maldekstre dekstren Jim Lovell, Jack Swigert kaj Fred Haise
de maldekstre dekstren Jim Lovell, Jack Swigert kaj Fred Haise

Apollo 13 - de maldekstre dekstren Jim Lovell, Jack Swigert kaj Fred Haise

antaŭa misio:

Apollo 12

sekva misio:

Apollo 14

La flugo estis lanĉita la 11-an de aprilo 1970, je 13:13 horzono UTC-06:00 ekde la kosmocentro Kennedy Space Center, Florido, sed la luna surteriĝo estis nuligita post kiam oksigeno-tanko eksplodis du tagojn poste, damaĝigante la Servo-Modulon je kiu la Komando-Modulo dependis. Malgraŭ grandaj malfacilaĵoj kaŭzitaj per limigita energio, perdo de kajuta varmeco, malabundeco de trinkebla akvo, kaj la nepra bezono provizore anstataŭigi la sistemon por forigo de karbondioksido, la ŝipanaro revenis sekure al la Tero la 17-an de aprilo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

 
La teamo de la misio Apollo 13 jen fotis la lunon el fenestro de la Luna Modulo; videblas la malaktivigita Komando-Modulo.