Apolodoro de Falero
Apolodoro de Falero estis greka antikva filozofo, amiko kaj disĉiplo de Sokrato. Li estis menciita en la "Apologio de Sokrato" de Platono, "Memoreblaĵoj", verko de Ksenofono dediĉita al Sokrato, en la "Apologio de Sokrato" de Ksenofono, "Pri la naturo de la dioj" de Cicerono, "Katono la Juna" de Plutarko
Απολλόδωρος ο Φαληρεύς (445 a. K. - 390 a. K.) | ||
---|---|---|
"La Bankedo", dialogo de Platono, kie Apolodoro de Falero partoprenis.
| ||
Persona informo | ||
Ἀπολλόδωρος | ||
Naskiĝo | 445 a. K. en Falero, Malnova Grekio | |
Morto | 390 a. K. en Ateno, Malnova Grekio | |
Lingvoj | antikva greka vd | |
Ŝtataneco | Antikva Ateno vd | |
Profesio | ||
Okupo | filozofo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
La plej granda parto de tio kio estas konata pri la vivo de Apolodoro venas el Platono, kaj precipe el la "Simpozio" aŭ "La Bandeko". Ĉi tie, Apolodoro priskribas sin kiel havanta la saman aĝon kiel Glaŭkono, la frato de Platono, metante sian naskiĝdaton ĉirkaŭ 445 a.K.
Loĝanto de la atena haveno de Falero, li ĝuis financan sukceson antaŭ venado por sekvi Sokraton kune kun sia frato Aiantodorus en la jaroj antaŭaj al la morto de la filozofo. Kiel prezentita en Fedono de Platono, li ĉeestis en la ekzekuto de Sokrato kaj poste restis tre lojala al la instruo de sia majstro. Platono kaj aliaj antikvaj verkintoj prezentas lin kiel emocie volatilan kaj simplaniman individuon kiu tamen grave kontribuis popularigante la opiniojn de Sokrato.