Apolonio Biblas estis greka kuracisto kaj filologo (tiel ke lia greka kromnomo "bibliakos" signifas librovermo"). Li verkis libron, post la morto de Zenono el Laodiceo, pri Hipokrato ("χαρακτήρες"), kiu rilatas al la tria libro de Hipokrato "Pri la Epidemiaj Malsanoj". En ĉi tiu verko, li akuzis Zenonon je esti ŝanĝinta ĉi kelkajn okazintaĵojn laŭ sia propra imago por povi klarigi ilin des pli facile, kaj asertis ke lia rakonto pri ĝi ne konsentas kun la kopio de la verko kiu estis en la Reĝa Biblioteko de Aleksandrio, nek kun la eldono de Bakeo de Tanagra, kiuj estis ŝajne la tri plej aŭtentaj kopioj de la verko, kiuj tiam estis konataj.

Απολλώνιος ὁ Bibλas
(225 a. K. - 170 a. K.)
Apolonio Biblas estis studento en la "Primedicina Lernejo de Aleksandrio".[1]
Apolonio Biblas estis studento en la "Primedicina Lernejo de Aleksandrio".[1]
Persona informo
Naskiĝo 225 a. K.[2]
en Aleksandrio, Egiptio
Morto 170 a. K.
en Aleksandrio, Egiptio
vdr

Kelkaj aŭtoroj supozas ke Apolonio Biblas estis unu el la kuracistoj nomataj Apolonio Antioĥana, aliaj Apolonio Empiriko kaj aliaj Apolonio Herofileo. Lia kromnomo Biblas estis eble donita al li, laŭ raportoj de Thomas Reinesius (1587-1667) pro tio ke li estis formanĝulo de libroj.[3]

Referencoj

redakti