Apolon Majkov

(Alidirektita el Apolono Majkov)

ApolonoApolon Nikolajeviĉ Majkov (ruse Аполлон Николаевич Майков; la 4-an de junio [malnovstile 23a de majo] 1821, Moskvo – la 20-an de marto [malnovstile 8a de marto] 1897, Sankt-Peterburgo) estis rusa poeto, plej bone konata pro sia lirika poezio kiu priskribas bildojn de rusaj vilaĝoj, naturo kaj historio. En liaj verkoj senteblas lia amo al antikva Grekio kaj antikva Romo, kiujn li studis dum granda parto de sia vivo. Majkov pasigis kvar jarojn tradukante la malnovrusan eposon Kanto pri la militiro de Igor (1870) al la moderna rusa lingvo. Li tradukis folkloron de Belorusio, Grekio, Serbio kaj Hispanio, verkojn de Heine, Adam Mickiewicz kaj Goethe kaj aliaj. Kelkaj el la poemoj de Majkov estis muzikigitaj de rusaj komponistoj, inter kiuj Nikolaj Rimskij-Korsakov kaj Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij.

Apolon Majkov
Persona informo
Naskiĝo 23-an de majo 1821 (1821-05-23)
en Moskvo
Morto 8-an de marto 1897 (1897-03-08) (75-jaraĝa)
en Sankt-Peterburgo
Tombo Novodevichy Cemetery vd
Etno Rusoj vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Rusia Imperio vd
Alma mater Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato vd
Subskribo Apolon Majkov
Familio
Dinastio House of Maykov vd
Patro Nikolay Maykov vd
Patrino Yevgeniya Maykova vd
Gefratoj Vladimir Maykov • Leonid Maykov • Valerian Maykov vd
Edz(in)o Anna Maykova vd
Infanoj Apollon Maykov vd
Profesio
Okupo poeto • tradukisto • literaturkritikisto • verkistopublikigisto vd
Laborkampo poezio vd
Aktiva dum 1839–1890-aj jaroj vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Verkokariero redakti

Majkov naskiĝis en artista familio kaj edukiĝis hejme, gvidata interalie de la verkisto Ivan Gonĉarov. Estante 15-jaraĝa, li ekverkis sian unuan poemon. Post fini mezlernejan studadon en nur tri jaroj, li eniris en la Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato en 1837.

Li publikigis siajn poemojn unuafoje en 1840, kaj eldonis sian unuan poemokolekton en 1842. La libro estis laŭdita de la influa kritikisto Vissarion Belinskij. Post tio, li veturis tra Eŭropo kaj revenis al Sankt-Peterburgo en 1844, kie li plue publikigis poemojn kaj fakiĝis en literatura kritiko kaj verkado de eseoj.

 
Majkov ĉirkaŭ 1850.
 
Majkov en lastaj vivojaroj.

Li plue verkis dum sia tuta vivo, aliĝante jen al la konservativa, jen al la liberala tendaroj, kio ne influis altan kvaliton de liaj verkoj. En sia liberala periodo li estis proksima al Belinskoj, Nikolaj Nekrasov, kaj Ivan Turgenev, dum en siaj konservismaj periodoj li proksimis al Fjodor Dostojevskij. Li finis sian vivon kiel konservativulo. Majkov mortis en Sankt-Peterburgo la 8-an de marto 1897.

Kelkaj verkoj redakti

Poemaroj redakti

  • Poemoj de A.N.Majkov (1842)
  • Oĉerki Rima, 1847 (Eseoj pri Romo)
  • Stiĥotvorenija, 1854 (Poemoj)
  • Neapolskij albom, 1858 (Napola albumo)
  • Pesni novoj Grecii, 1860 (Kantoj de la nova Grekio)

Teatro redakti

  • Tri mortoj (Tri smerti, 1857)
  • Du mondoj (Dva mira, 1882)

Ĉefaj poemoj redakti

  • Dve sudbi, 1845 (Du sortoj)
  • Maŝenka (1946) (Maŝa)
  • Snij, 1858 (Sonĝoj)
  • Strannik, 1867 (Vaganto)
  • Knjaĵna, 1878 (Princino)
  • Bringilda (1888)

Eksteraj ligiloj redakti