Apopa estas urbego kaj komunumo en meza parto de Salvadoro en Departemento San-Salvadoro. Ĝi apartenas al urbaro de San-Salvadoro. La loknomo Apopa signifas: "lokon kun nebulo".

Apopa
municipo de Salvadoro

Flago

Flago
Administrado
Demografio
Loĝantaro 131 286  (2007) [+]
Loĝdenso 2 533 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 13° 48′ N, 89° 11′ U (mapo)13.801272222222-89.179080555556Koordinatoj: 13° 48′ N, 89° 11′ U (mapo) [+]
Alto 404 m [+]
Areo 51,84 km² (5 184 ha) [+]
Horzono UTC-06:00 [+]
Apopa (Salvadoro)
Apopa (Salvadoro)
DEC
Apopa
Apopa
Situo de Apopa

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Apopa [+]
vdr

Geografio redakti

Apopa situas sur malebenaĵo laŭ rivero. Mejicanos troviĝas 8, Soyapango 9, San-Salvadoro 11 km.

Historio redakti

Apopa estis fondita en 1543 fare de hispanaj kolonianoj. En 1824 la komunumo jam apartenis al la sendependa ŝtato. Apopa urbiĝis en 1921. Nuntempe en la urbego oni produktas teksaĵojn, metalajn instalaĵojn, krome menciindas du komercaj centroj.

Trafiko redakti

Apopa estas ĉefa traira vojo inter la ĉefurbo San-Salvadoro kaj la norda landparto.

 
Katedralo en Apopa

Vidindaĵoj redakti

Klimato redakti

En Apopa tropika klimato regas. Jare pluvas (neniam neĝas) ĉ. 2000 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo-oktobro daŭras la pluva sezono. La averaĝa temperaturo varias inter 21-25 °C.

Fontoj redakti