Apostola Penitenciario

(Alidirektita el Apostola Penitencario)

La Apostola Penitenciario[1] (latine Paenitentiaria Apostolica) estas antikva ministerio kaj la unua de la tribunaloj de la Roma kurio. Ĝia kompetento estas estabilita en la artikoloj 117-120 de la apostola konstitucio Pastor Bonus de 1988.

  • La kompetento de la Apostola Penitenciario rilatas aferon kiuj koncernas la personan internon kaj la indulgencojn (art. 117).
  • Krom al tiu persona interno kaj sakramenta kaj nesakramenta, ĝia konpetento etendiĝas al la absolvo, la interŝanĝoj de puno, la kondonoj kaj punformetoj. (art. 118).
  • Tiu tribunalo prizorgas por ke en la papaj aŭ patriarkaj Bazilikoj de la urbo Romo ĉeestu sufiĉa nombro da penitenciaroj, dotitaj, krom per sakramentaj karakterizoj, per la koncernaj rajtigaj aŭtoritataj aproboj (art. 119).
  • Al la sama dekastero estas konfidita kio koncernas akiron, aljuĝon kaj praktikon de la indulgencoj, ĉiam sub la kontrolo de la Kongregacio por la doktrino de la kredo kies tasko estas la ekzameno pri ĉio kio koncernas la kredon (art. 120).
Apostola Penitenciario
tribunalo de la Roma Kurio • Oficoj de la Roma Kurio
Komenco 12-a jarcento vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
MINISTERIOJ DE LA ROMA KURIO
“Tribunalo de la Apostola Signaturo”
La Palaco de Kancelario en Romo, sidejo de Apostola Penitencario, en okcenta ĉizaĵo de Giuseppe Vasi.
nomo = Apostola Penitenciario
latine = Paenitentiaria Apostolica
fondiĝo = 12-a jarcento
lasta renormiĝo = Per la Apostola Konstitucio Pastor Bonus de Johano Paŭlo la 2-a
kompetentoj = Sakramenta Konfeso (interna foro), akirado de indulgencoj tribunalo (esterna foro)
prizorganto = Paenitentiarius maior , laŭ la(Pastor Bonus), n. 117-120
nuna (2013) reganto = Mons. Krzysztof Józef Nykiel
Sidejo = Palaco de la kancelario, en Romo

Prepostas en tiu Apostola Penitenciario “paenitentiarius maior”, de 2013 kardinalo Mauro Piacenza, helpata de Krzysztof Józef Nykiel, kaj de kvin prelatoj (la teologo, la kanonisto, kaj tri konsilistoj), aktivantaj en la Supera Tribunalo de la Apostola Signatura. En la Apostola Penitenciario helpas ankaŭ certa nombro da oficistoj kaj da kunlaboranta personaro.

Depende de la graveco, ĉiu kazo, bezona je prudenta rezoando, estas decidita aŭ de oraculum vivae vocis (laŭvoĉa verdikto) de la papo aŭ de la supera penitenciaro aŭ de la reganto kun ties konsilistoj.

Historio redakti

Ĝia origino reigas al la 12-a kaj 13-a jarcentoj kiam estis atestate pri «cardinalis qui confessiones pro papa recipi» —kardinalo kiu ricevis la konfesojn anstataŭe de la papo[2] kaj pri «peniteciero dirita majora (pli elstara) helpata de penitencieroj diritaj «minoraj» (helpantaj) (en la jaroj 1210-1220); tio estas ripetata en dokumento de 1250. La penitenciario strukturiĝas en la «Ofico» por akcepti la pilgrimulojn kaj ricevi ilian sakramentan akuzon de la pekoj, en ĉiuj minoraj bazilikoj de Romo, kaj por ordigi la petegojn kiujn kristanoj adresas al la papo.

La funkcio kaj statutoj de la Penitenciario estas pli laŭjure fiksitaj per la buleo "In agro dominico"[3] (en la kampo de la Sinjoro) de papo Benedikto la 12-a. Ĝia kompetento, limiĝis al la interna konscienco aŭ al la sakramenta konfeso, kaj en tia jura konfigurigo restadis ankaŭ en la modifaj intervenoj de Pio la 5-a (1569) kaj de Benedikto la 14-a (1744) kaj fine de Pio la 10-a (20-a jarcento).

La prerogativoj de la nuna Penitencario estas verko de Benedikto la 15-a kiu al ili aldonis la novan sekcion de la indulgencoj inkluzive de ilia disdonado kaj praktikado, kiu antaŭe estis taslo de la fan inkvicia Sankta Ofico (1917), lasante tamen la dogmajn aspektojn de la indulgencoj sub la kontrolo de la Kongregacio por la doktrino de la kredo. Tio estis konfirmita de Pio la 11-a per la apostola konstitucio Quæ divinitus (la diaj aferoj) de la 25-a de marto 1935. Fine la kompetentoj de Apostola Penitencario estis redefinitaj de la apostola konstitucio «Pastor Bonus» de 1988.

Referencoj redakti

  1. Kp. Kristana Glosaro
  2. Giraldi Cambrensis Opera, J. S. Brewer (éd.), vol. 1, Londres, 1861, p. 188-189, De invectionibus, lib. VI, c. 26. Erat autem cardinalis, qui confessiones pro papa tunc recipiebat, responsio talis; «Iohannes de S. Paulo, titulo S. Prisce card., nobili viro Philippo de Barri salutem…».
  3. Heinrich Denifle, Die älteste Taxrolle der apostolischen Pönitentiarie, dans Archiv für Literatur und Kirchengeschichte des Mittelalters, n° 4, 1888, p. 201-238.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti