Apostola Tradicio

(Alidirektita el Apostola tradicio)

Fonto: [1]

Apostola Tradicio
literatura verko • church order
Aŭtoroj
Aŭtoro Hipolito
Lingvoj
Lingvo antikva greka lingvo
Eldonado
Ĝenro church order
vdr

La Apostola Tradicio estas manlonga antikva kristana verko en kiu oni referencas al kompendio de principoj, reguloj kaj instruaĵoj temantaj pri eklezieca ordinigo, praktikoj, liturgiaĵoj kaj komunuman vivo.kiuj reprezentas la strukturon kaj la formon per kiuj la antikva eklezio realigis, fakte kaj konkrete, la “instrukciaron” (latine: traditio) de la Apostolo]]j, por la bono kaj edifo de ĉiuj kredantoj. Tradicie datita ĉirkaŭ la 215 kaj atribuita al Hipolito el Romo (170?-235?), estas nun konsiderata ĉe studuloj agregaĵo de materio devenanta el diversaj fontoj, tre probable origininta en diversaj geografiaj regionoj kaj probable en diversaj historiaj epokoj, eble datebla ekde la duono de la 2-a jarcento ĝis la 4-a; tamen neniu de la tekstaj atestaĵoj povas estis kun certeco lokigita antaŭ la 4-a jarcento.[1]

Antikva roma skulptaĵo, malkovrita en 1551 kaj imagita portreto de Hipolito el Romo kiu plikrdindigis la atribuadon al li de la Apostolan Tradicion.

Fakte la origina greka teksto estas konata nur per maloftaj fragmentoj tiel ke la textus receptus “akceptita teksto) estas la rezulto de kolekto de partaj atestaĵoj inter kiuj latina versio, konstituata de palimpsesto de la Codex veronensis (LV 53) de la kapitula biblioteko de Verono, kiu konservas ekzempleron de la 8-a jarcento de la tria libro de la Sententiae de Isidoro de Sevilo.

Tamen, en 1999[2], estis trovita etiopalingva versio kopiita el manuskripto de la 14-a jarcento siavice tradukita el greka teksto de egipta kanona-liturgia kolekto referencanta al la Patriarkejo de Aleksandrio, dirita kolekto aksumita kaj datebla je la fino de la [[5-a jarcento. Tiu nova kodekso transdonas version proksiman al tiu latina kaj akreditas la hipotezon de greka arketipo. Sen ignori la tezon de la agregaĵo, la lasta malkovvita etiopa dokumento helpas la subtenantojn de la tezo pri la ekzisto de aŭtenta kanona-liturgio kodekso.

Enhavoj redakti

La verko povas esti dividita tiel:

  • prologo (unua ĉapitro)
  • tri apartaj sekcioj:
    • la unua pritraktas pri la ordinado de episkopoj kaj eŭkaristio kaj pri konfeso de la kredo.
    • la tria pri la Komunio, fasto... krucsigno.

Notoj redakti

  1. Angla testo el Katolika Encikolpedio: “(EN) «An aggregation of material from different sources, quite possibly arising from different geographical regions and probably from different historical periods , from perhaps as early as the mid-second century to as late as the mid-fourth, since none of the textual witnesses of it can be dated with any certainty before the last quarter of that century ». (Paul F. Bradshaw; Maxwell E.Johnson; L. Edward Phillips, The Apostolic Tradition: A Commentary, p. 14.: Andrea Nicolotti)
  2. Vidu: A. Bausi, cit., 2006, p. 43, nota 1

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • [2] Reteo por studoj pri kristanismo zorgita de Andrea Nicolotti
  • [3] Kio estas la apostola tradicio....