Malfermi la ĉefan menuon

Appingedam

municipo en Groningo, Nederlando
ISO

Ltspkr.pngAppingedam (53° 19′ N; 06° 52′ E Mapo), loĝantoj je la 1-a de junio 2005 : 12.369) estas urbo kaj municipo en la nordo de Nederlando, en la provinco Groningen. La municipo havas areon de 24,62 km² (el kiu 0,76 km² akvo).

Municipo Appingedam

Flago de la municipo Appingedam

Blazono de municipo Appingedam

Flago de la municipo Appingedam Blazono de municipo Appingedam
Situo de la municipo Appingedam
Provinco Groningo
Ĉefloko Appingedam
Areo
 - Tero
 - Akvo
24,62 km²
23,86 km²
0,76 km²
Loĝantaro
 - Loĝdenso
12.369 (1-a de junio 2005)
520,3 loĝ./km²
Geografia situo 53° 19′ N, 6° 52′ O53.3166666666676.8666666666667Koordinatoj: 53° 19′ N, 6° 52′ O
Gravaj trafikaj arterioj N33, N360
CBS-municipokodo 0003
Telefona kodo 0596
Poŝtkodo 9900–9903
Oficiala retejo http://www.appingedam.nl/
Information icon.svg
vdr

La urbeto Appingedam, situas ĉe la Damsterdiep, estas la plej grava loĝloko de la historia regiono Fivelingo. Ĝi estas unu el la tri urboj de la provinco.

Municipo Appingedam en 1866 (Atlaso de la provinco Groningen 1865-1870)

HistorioRedakti

Appingedam ricevis urborajtojn en 1327 kaj tiam ĝi ankoraŭ administracie apartenis al Frislando. Pro tio ĝi estis kiel komerca loko grava konkuranto de la urbo Groningen. Kiam Groningen ricevis staplorajton, Appingedam rapide malpli graviĝis. Poste ankaŭ Delfzijl kun sia marhaveno superis la urbeton.

Nuntempe Appingedam aspektas ankoraŭ sendube kiel urbeto, kaj donas tiurilate "miksaĵon da akra komerca spirito, norda senpasieco kaj iom da romantiko", kiel diras la komunuma retejo. La plej fama vidindaĵo estas la pendantaj kuirejoj super la Damsterdiep.

 
Pendandaj kuirejoj super la Damsterdiep

MunicipoRedakti

La municipo Appingedam ankaŭ enhavas la sekvajn vilaĝojn: Garrelsweer, Jukwerd, Laskwerd, Marsum, Oling, Opwierde, Solwerd, Tjamsweer.

Publika transportoRedakti

En Appingedam estas stacidomo de la fervojo Groningen-Delfzijl.

Appingedam ankaŭ havas aŭtobusan stacion kun la sekvaj gravaj interligoj:

  • linio (1)40: Groningen-Ten Boer-Appingedam-Delfzijl
  • linio 45: Appingedam-Delfzijl-Holwierde-Bierum-Spijk (pluen en la direkto Loppersum)
  • linio 49: Appingedam-Siddeburen-Zuidbroek
  • linio (1)78: Appingedam-Siddeburen-Schildwolde-Slochteren (pluen direkto Groningen)
  • kvartalbuso 91 Appingedam-Holwierde (pluen direkto Loppersum)

GravulojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti