Aprila oktriigita konstitucio

Aprila oktriigita konstitucio estis konstitucia provo de la viena registaro en printempo de la jaro 1848. La 25-an de aprilo de 1848 estis proklamita konstitucio por Aŭstrio sen Hungarujo, Kroatio kaj Lombardio-Venecio. Ĝi kreis el tiuj ĉi landoj unuecan, centralisman aŭstrian ŝtaton kunigita kun Hungarujo per persona unio. Ŝtato de la Ĉeĥa krono ĉi tie tute pereis. En historia literaturo tiu ĉi konstitucio estas markata ankaŭ kiel Konstitucio de Pillersdorf. Ĝi enhavis en sep partoj apud ĝeneralaj konstituciaj preskriboj pri imperiestro, civitanaj kaj politikaj rajtoj de la loĝantoj, pri registaro (respektive pri ministroj), pri la imperia parlamento kaj ties funkcio, pri parlamentoj (nobelaroj) de la unuopaj landoj aŭ provincoj. Ĝi enpraktikigis dukameran parlamenton, kies anoj estis fariĝontaj parte de rektaj balotoj, parte ili estis nomotaj de la imperiestro. Tiu ĉi imperia parlamento ensumigis 200-anan senaton, en kiu estis sesiontaj princoj de la imperiestra domo kaj dumvivaj anoj nomitaj de la imperiestro kaj 150 reprezentantoj de grandbienuloj. La deputitara parlamento havis 383 deputitojn balotataj por kvin jaroj laŭ proporcie vasta balotrajto. Sed tiu ĉi konstitucio estis (kaj eĉ ne povis esti) neniam enpraktikigita. En Vieno ĝi kaŭzis ondon de rezisto, en la ceteraj landoj ĝi estis akceptita indiferente. Jam la 16-an de majo de 1848 ĝis estis revokita.

Vidu ankaŭ redakti