Arĉo
Arĉo aŭ arketo estas ilo uzata por ludi arĉajn muzikajn instrumentojn.

Historio Redakti
Sen arĉo vasta tereno de muziko ne eblus kaj kelkaj el la plej sublimaj homaj verkoj. Sed oni ne scias kiu kiam kaj kie kiel unue havis ideon sonorigi kordomuzikilon pere de arĉo (kaj ankaŭ dua aĵo necesas, sen kio tio ne eblus: estas kolofono aŭ kolofonaĵo, rezino, kies nomo devenas de la helena urbo, en Malgrand-Azio, Kolofono). oni konjektas ke tiu uzo devenas el okcidenta Azio (la plej malnova bildo de arĉo trovatis sur muro de monaĥejo de Baŭit en Egipto konjekteble de la 6-a jarcento p.K.). En la araba lingvo la vorto por arĉo estas kamân, kiu estas persa, do persa origino verŝajnus. Kelkaj konjektas, ke la plej unua fonto estus Hindio, sed oni havas multajn Hindajn bildojn de kordmuzikiloj datiĝantaj de la unuaj jarcentoj, kaj neniu kun arĉo. Estas konjektita, ke la maŭroj kunportis ĝin en Hispanion dum la 8-a jarcento, kaj ke tio estas ties origino en Eŭropo.
Bildaro Redakti
Eksteraj ligiloj Redakti
- http://www.johnson-inst.com/horse.htm Arkivigite je 1997-02-10 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.archerylibrary.com/books/book_of_archery/chapter08/chapter8_3.html
- http://www.rfd.cc/ta/flemish Arkivigite je 2005-09-01 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.andreasgrutter.nl/book/p0_frame.html