Arĝenta nitrato

kemia kombinaĵo
(Alidirektita el Arĝenta (I) nitrato)
Arĝenta (I) nitrato
Arĝenta nitrato
Bastona kemia strukturo de la
Arĝenta nitrato
Arĝenta nitrato
Tridimensia kemia strukturo de la
Arĝenta nitrato
Blankaj kristaloj de
arĝenta nitrato
Kemia formulo
AgNO3
CAS-numero-kodo 7761-88-8
ChemSpider kodo 22878
PubChem-kodo 24470
Fizikaj proprecoj
Aspekto Blankaj senodoraj kristaloj
Molmaso 169,87 g mol−1
Smiles [N+](=O)([O-])[O-].[Ag+]
Denseco
  • 4.35 (24 °C)
  • 3.97 (210 °C) g/cm3
Refrakta indico  1,744
Fandopunkto 209.7 °C (409.5 ; 482.8 K)
Bolpunkto 440 °C (824 ; 713 K)
malkomponiĝas
Solvebleco
  • Akvo:
  • 122 g/100 mL (0 °C)
  • 170 g/100 mL (10 °C)
  • 256 g/100 mL (25 °C)
  • 373 g/100 mL (40 °C)
  • 912 g/100 mL (100 °C)
Nesolvebleco
Solvebleco en etanolo 3.1 g/100 g (19 °C)
Solvebleco en etila acetato 2.7 g/100 g (20 °C)
mg/kg (muso, buŝa)
Solvebleco en acetata acido
  • 0.776 g/kg (30 °C)
  • 1.244 g/kg (40 °C)
  • 5.503 g/kg (93 °C)
Merck Index
  • 14,8518
  • 15,8657
Mortiga dozo (LD50)
Sekurecaj Indikoj
Risko R8 R34 R50/53
Sekureco S26 S27 S36/37/39
S45 S57 S60
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1]
GHS Damaĝo-piktogramo
03 – Eksplodema 05 – Koroda substanco
07 – Toksa substanco 09 – Noca por vivmedio
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H272, H302, H314, H318, H400, H410
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P210, P220, P221, P260, P264, P270, P273, P280, P301+312, P301+330+331, P305+351+338, P303+361+353, P310, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Arĝenta (I) nitrato, nitrato de arĝentoAgNO3 estas neorganika komponaĵo de arĝento kaj nitrata acido, multeuza produkto kaj antaŭaĵo al multaj arĝentaj kombinaĵoj, tiaj kiaj tiuj uzataj en fotografio. Ĝi estas multe pli sensiva al lumo ol la halogenidoj. Ĝi iam estis konata kiel lunkaŭstikaĵo[2] pro tio ke arĝento estis nomata luno de la antikvaj alkemiistoj, kiuj kredis ke la arĝento estas asociita al luno. En solida stato, jonoj de arĝenta nitrato trioble ligiĝas per ebena trigona aranĝo.

Historio redakti

Alberto la Granda[3], en la 13-a jarcento, registras la kapablecon de nitrata acido apartigi oron elde arĝento, per dissolvado de la arĝento. Magnus rimarkis ke la rezulta solvaĵo de arĝenta nitrato povas malheligi haŭton. Ĝia tiama ordinara nomo estis arĝento de nitrata acido.

Aliaj alkemiistoj, tiaj kiaj Anĝelo Sala (1576-1637)[4] kaj Johann Glauber, estas konataj pro tio ke ili uzis arĝentan nitraton. Robert Boyle, kiu hipoteze estis unu el la grandmajstro en la Prioreco de Siono, faris plurajn eksperimentojn per la lumo sur arĝenta nitrato.[5]. Johann Heinrich Schulze (1687-1744) estis la unua kiu produktis bildojn per uzo de la lumo sur nitrato de arĝento, kaj ankaŭ li estis la unua kiu priskribis la agadon de la lumo kaj varmo sur arĝentaj saloj.

Sintezo redakti

  • Arĝentan nitraton eblas prepari per reago inter arĝento kaj nitrata acido, nitrogenaj oksidoj kaj akvo estas flankproduktoj.
 


 

Ĉi-reakcio plenumiĝas sub fumprotektilo pro la tokseco de la nitrogenaj oksidoj.

Reakcioj redakti

Tipa reakcio kun arĝenta nitrato estas suspendi vergon da arĝenta nitrato kaj lasi ĝin mergitan dum kelkaj horoj. La arĝenta nitrato reakcias kun la kupro por formi hararformajn kristalojn de arĝenta nitrato kaj blua solvaĵo de kupra nitrato, laŭ la reakcio:

2 AgNO3 + Cu → Cu(NO3)2 + 2 Ag

Kiam varmigita, arĝenta nitrato malkomponiĝas laŭ la reakcio:

2 AgNO3(l) → 2 Ag(s) + O2(g) + 2 NO2(g)

Kvante, malkomponiĝo estas neglektebla malsupre ol la fandpunkto, tamen ĝi fariĝas pli perceptebla kiam temperaturo atingas 250 °C kaj komplete malkomponiĝas ĉe 440 °C.

Plejmulto el la nitratoj termike malkomponiĝas al ties oksidoj, sed, arĝenta oksido malkomponiĝas en pli malaltaj temperaturoj ol la arĝenta nitrato, do, malkomponado de arĝenta nitrato produktas elementan arĝenton.

 
 
  • Kiam hejtata, arĝenta nitrato suferas malkomponiĝon:
 

Kvante, malkomponiĝo estas neglektebla malsupre de la fandopunkto, tamen ĝi fariĝas pli perceptebla ĉirkaŭ 250 °C kaj komplete malkomponiĝas kiam temperaturo atingas 440 °C:

  • Arĝenta nitrato reakcias kun kupro por formi kristalojn de metala arĝento kaj blua solvaĵo de kupra (II) nitrato:

2 AgNO3 + Cu → Cu(NO3)2 + 2 Ag

Literaturo redakti

Referencoj redakti