La arĝenta golo estas futbala regulo, uzata en la kromtempo, se la ĝistiama rezulto estas egalstata. Tiu regulo estis enkondukita en 2002 fare de UEFA kaj anstataŭigis la tn. orgolan regulon, kiu jam ekzistis ekde 1994.

Se iu teamo superas la alian, post la unua 15-minuta periodo de kromtempo, tiu teamo gajnas kaj la ludo finiĝas. Male, se plu estas egalstato, ili ludas plian 15-minutan kromtempon.
Se ankoraŭ tiam estas egalstato, sekvas golŝotoj (ŝotoj aranĝitaj same kiel penaloj)
La diferenco kun la ora golo estas, ke la ludo ne finiĝos pro la golo en kromtempo - tiel la alia teamo havos la eblecon egaligi la rezulton.

La arĝenta golregulo estis uzata unuafoje en 2003 en la finalo de UEFA Pokalo inter FC Porto kaj Celtic (Skotlando).

Ĉar la arĝenta golo ne populariĝis, UEFA decidis en februaro 2004 nuligi tion post la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2004 kaj reiri al la situacio de antaŭ 1994, t.e. 2-foje 15-minuta kromtempo kaj en kazo de egalstato, punŝotoj.

Eksteraj ligiloj redakti