Arĥangelska provinco

Arĥangelska provinco (ruse Архангельская область [arĥangelskaja oblast]), neoficie Pomorio (ruse Поморье)[1] estas provinco en nord-okcidenta Rusio. Ĝiaj najbaraj regionoj estas oriente Komia respubliko, sude Kirova kaj Vologda provincoj kaj okcidente Respubliko Karelio. Norde de la provinco estas Arkta Oceano. Ankaŭ insularoj Nova Zemlo (Nova tero), Solovecaj insuloj kaj Lando de Francisko Jozefo apartenas al la provinco. Nordoriente situas Neneca aŭtonoma distrikto, kiu ankaŭ apartenas al la provinco, sed estas samtempe propra regiono de Rusio.

Arĥangelska provinco
Federacia subjekto
FlagoBlazono
provinco de Rusio, administra regiono [+]

LandoRusio

Supermara alteco77 m [+]
Koordinatoj64° N, 43° O (mapo)63.543Koordinatoj: 64° N, 43° O (mapo)
ĈefurboArĥangelsko
- koordinatoj64° N, 43° O (mapo)63.543Koordinatoj: 64° N, 43° O (mapo) [+]
Akvokolektejo587 400 km² (58 740 000 ha) [+]
Areo587 400 km² (58 740 000 ha) [+]

Loĝantaro998 072 [+] (2024)
Denseco1,7 loĝ./km² [+] [+]

GuberniestroIgor Orlov

HorzonoMoskva Horzono, Eŭropo/Moskvo [+]
Telefona antaŭkodo(+7)
ISO 3166-2RU-ARK
Aŭtokodo29

Arĥangelska provinco (Tero)
Arĥangelska provinco (Tero)

Arĥangelska provinco (Arĥangelska provinco)
Arĥangelska provinco (Arĥangelska provinco)
DEC

Map
Arĥangelska provinco

Vikimedia Komunejo:  Arkhangelsk Oblast [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Geografio

redakti

Arĥangelska provinco (kune kun la Neneca aŭtonoma distrikto) estas la 8-a laŭ grando federacia subjekto de Rusio kaj la plej granda subŝtato en Eŭropo. Ĝia suma areo estas 589,913 km2, kio pli grandas ol la tuta teritorio de Francio (sen la transmaraj teritorioj) aŭ Hispanio, aŭ ol areo de Madagaskaro. El tiu ĉi areo, 330,103 km2 estas la "ĉefa" kontinenta teritorio plus la Lando de Francisko Jozefo (kies aparta areo estas 16,134 km2), 176,810 km2 la Neneca aŭtonoma distrikto, kaj proksimume 83,000 km2 la Nova Zemlo.

La provinco situas en la plej norda parto de la Orienteŭropa ebenaĵo. Ĝi havas marbordojn kun Blanka, Barenca kaj Karaa maroj. Ĝi estas malproksima de varma Nordatlantika marfluo, kio donas al ĝi pli malvarman kaj severan klimaton ol pli okcidentaj regionoj de la samaj latitudoj.

De uesto ĝin bordas Karelio, de nordo Murmanska provinco (tra Blanka maro), de sudo Vologda kaj Kirova provincoj, de eosto la Jamalo-Neneca aŭtonoma distrikto (tra la Neneca aŭtonoma distrikto; la Jamalo-Neneca distrikto mem estas parto de Tjumena provinco), Komiio, kaj Krasnojarska regiono (tra Karaa maro).

Plejparto de subregionoj de Arĥangelska provinco estas konsiderataj regionoj de Ekstrema Nordo; la plej sudaj partoj de la provinco estas formale egaligitaj al regionoj de Ekstrema Nordo.[2] Al la provinco apartenas la Fligeli-kabo sur Rudolf-insulo de Lando de Francisko Jozefo, kiu estas konsiderata la plej norda terpunkto de Eŭropo kaj tuta Eŭrazio. Krome, al ĝi apartenas la Flissingskij-kabo de Norda insulo de Nova Zemlo, kiu estas la plej eosta terpunkto de Eŭropo.

Loĝantaro

redakti

Arĥangelska provinco havas 1 212 156 loĝantojn (2010) kaj la denseco estas 2,14 loĝantoj po kvadratkilometro. La plej grandaj urboj estas Arĥangelsk (348 399 loĝantoj en 2010) kaj Severodvinsk (187 485 loĝantoj en 2010).

Ekonomio

redakti

En Arĥangelska provinco situas multaj gravaj entreprenoj (lignoprilaboraj, fiŝkaptaj, maŝinkonstruaj ka.), aktiva mara haveno kaj aliaj ekonomie gravaj objektoj. Elstarigas la regionon ankaŭ la kosmodromo Pleseck apud urbo Mirnij.

Referencoj

redakti
  1. Куратов А. А.. (2001) гл. ред. акад., вице-президент РАН Н. П. Лаверов; гл. ред. тома В. Н. Булатов; сост. тома А. А. Куратов; Поморский гос. ун-т им. М. В. Ломоносова, Ломоносовский фонд, Поморский науч. фонд: Поморская энциклопедия : в 5 т. Т. 1: История Архангельского Севера Поморье. Архангельск: Поморский гос. ун-т, p. 483. ISBN 5-88086-147-3.
  2. Валентин Иванов. Кто на Севере крайний. (el Retarkivo 20191227100828) «Российская газета» — Поморский край № 4350 от 25 апреля 2007 г.