La Roche-Bernard

komunumo en Bretonio
(Alidirektita el Ar Roc'h-Bernez)


La Roche-Bernard estas franca komunumo, ĉefurbo de la kantono de La Roche-Bernard, situanta en la departemento Morbihan kaj en la regiono Bretonio. Galolingve "La Roch", bretonlingve "ar Roc'h-Bernez", sed en la plej proksimaj bretonparolantaj komunumoj, oni diras "ar Roc'h", prononcata [ə ʁoa].

La Roche-Bernard
komunumo
La Roche-Bernard kaj ties plezurhaveno.
Blazono
Oficiala nomo: La Roche-Bernard
Ŝtato Francio Francio
Regiono Bretonio
Departemento Morbihan
Arondismento Vannes
Kantono La Roche-Bernard (ĉefurbo)
Interkomunumo Arc Sud Bretagne
Historia regiono Bretona duklando
Rivero Vilaine
Situo La Roche-Bernard
 - koordinatoj 47° 31′ 08″ N 02° 17′ 51″ U / 47.51889 °N, 2.29750 °U / 47.51889; -2.29750 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 58 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco m s. m.
Areo 0,4 km² (40 ha)
Loĝantaro 761 (2006) [1]
Denseco 1 902,5 loĝ./km²
Dato 2008-2014
Urbestro Daniel Bourzeix
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 56130
INSEE 56195
Situo kadre de Francio
Situo kadre de Francio
Situo kadre de Francio
Situo kadre de Morbihan
Situo kadre de Morbihan
Situo kadre de Morbihan
Vikimedia Komunejo: La Roche-Bernard
Retpaĝo: Oficiala retpaĝejo de Arc Sud Bretagne

Ano de la urbetoj kun karaktero, la komunumo estas precipe konata pro sia plezurhaveno ĉe la bordoj de la rivero Vilaine kaj prop sia malnova kvartalo. Ĝi apartenas ankaŭ al la interkomunumo de 12 komunumoj Arc Sud Bretagne kaj al la arondismento de Vannes.

Geografio redakti

Situo redakti

La Roche-Bernard esta komunumo, kiu situas je 36 km nordokcidente de Saint-Nazaire, je 41 km sudoriente de Vannes kaj je 70 km nordokcidente de Nantes. La vojo Vannes-Nantes (N165) pasas sur la ponto de Morbihan proksime de la komunumo. Atlantiko estas je dudeko da kilometroj.

La komunumo La Roche-Bernard estas borderita sude de la geranda duoninsulo, okcidente de la duoninsulo de Rhuys kaj norde de la lando de Questembert.

Fine, La Roche-Bernard situas je la limo inter la regionoj Bretonio kaj Pays de la Loire, sed ĝi apartenas al la departemento Morbihan kvankam ĝi situas sur la maldekstra bordo de la rivero Vilaine.

Najbaraj komunumoj redakti

La surfaco de la komunumo ne superas 42 ha. La Roche-Bernard estas unu el la plej etaj ĉefurboj de kantono en Francio. Ĝi estas konata ankaŭ kiel la voja enirejo de la sudo de Bretonio per la ponto de La Roche-Bernard kaj la ponto de Morbihan. Ĝi estas ĉirkaŭata de komunumoj multe pli vastaj : Nivillac, Marzan ou Herbignac.


Historio redakti

Lokoj kaj monumentoj redakti

Materiala heredaĵo redakti

La Malnova Kvartalo redakti

 
La Promenadejo de Ruicard

Tio estas la historia kvartalo de la urbo. Situanta rande de granita promontoro, la Malnova Kvartalo de La Roche-Bernard konsistas el aro de domoj kaj malnovaj vartenejoj plej multaj datiĝantaj de la 16-a jc. La strato de la Saulnerie atestas pri la komerca kaj vartransita funkcio de tiu kvartalo sed nun en la historia kvartalo de la urbo estas pluraj metiistoj kaj artlaborejoj : potisto, ledaĵisto, kaligrafo... Pluraj rimarkindaj konstruaĵoj staras en tiu kvartalo :

La haveno redakti

La havena aktiveco de La Roche-Bernard estas atestita ekde la 13-a jc. Nun la aktiveco estas rilata al la plezuro, kaj tio estas la ĉefa trajto de la haveno de la urbo.

La pontoj redakti

La transiro de la rivero Vilaine je la nivelo de La Roche-Bernard ĉiam estis malfacila afero. Nun el la 4 konstruitaj pontoj en la antaŭaj jarcentoj, nur 2 el ili plu estas.

  • La ponto de La Roche-Bernard : En 1960 tiu ponto estis inaŭgurita laŭ la modelo de la ponto de Tancarville kun stajoj.
  • La ponto de Morbihan : pro la disvolviĝo de la voja trafiko, la ponto de La Roche-Bernard ne kapablis subteni la fluojn kaj la du cirkuladkoridoroj ne plu respondis al la bezonoj de la voja trafiko. Dum la someraj periodoj, inter 30 000 kaj 40 000 veturiloj trairis ĉiutage la ponton. Por malŝtopi la urbon, la konstruado de dua ponto estis decidita inter la komunumoj Marzan kaj Nivillac je apenaŭ 1 km supre de la antaŭa ponto. Ĝi estis inaŭgurita en 1996. Longa je 600 m, piedirula arko situanta sub la pontoplanko ebligas al la piediruloj transiri.

Naturaj lokoj redakti

Malgraŭ la malgranda surfaco de la komunumo, La Roche-Bernard posedas plurajn naturajn spacojn.

Rivero redakti

La rivero Vilaine fluas apud La Roche-Bernard. La urbo situas je 20 km de la buŝo de la rivero en Atlantiko kaj je la nivelo de la kajo de la Douane (dogano) la fluejo estas la plej profunda el la tuta fluejo de ties fonto ĝis ties buŝo.

La klasita loko "du Rocher" redakti

 
Vido de "du Rocher"

Situanta sur strato du Passage, tiu granita promontoro superas la riveron Vilaine kaj la havenon. Tie estas ankaŭ du kanonoj, kiuj apartenis al la franca militŝipo "Le Juste" dronigita en la batalo de la Kardinaloj en 1759. Memoriga tabulo indikas ke en La Roche-Bernard estis konstruita la militŝipop "la Couronne" en la 17-a jc.

La ĝardeno des Garennes redakti

Ĝi estas la sola parko de la urbo. Situanta malsupre de la Malnova Kvartalo, tiu parko komence estis okupita per multaj individuaj legomĝardenoj, el kiuj nur unu plu estas nun. La terpecoj estis aĉetitaj de la magistrato por krei plezurĝardenon, konservante la ekzistantan vegetalan heredaĵon. Rivereto, kiu iras de la malnova lavejo, trairas la parkon por enflui en la riveron Vilaine. Ekde 1997, la festivalo "les Garennes" ĉiujare tie okazas en la somero.

Elstaraj personoj ligitaj al la komunumo redakti

Vivo de la komunumo redakti

Kulturaj kaj libertempaj instalaĵoj redakti

Ekspoziciĉambroj redakti

La komunumo havas 3 ekspoziciĉambrojn :

  • La galerio Turner, strato de Docteur Cornudet
  • La kapelo Notre-Dame, strato Haute Notre-Dame
  • La ĉambro de danco situanta en la urbodomo

Muzeo redakti

  • Muzeo de la mara rivero Vilaine : muzeo enkavanta kolektojn de objektoj ligitaj al la ŝipkonstruado, aparte modeloj de la franca militŝipo "la Couronne" kaj aliaj objektoj rilataj al la kamparaj tradicioj.

Kino redakti

  • Kinejo La Couronne : asocia kinejo, situanta apud la preĝejo. Ĝia nomo venas de la militŝipo konstruita en La Roche-Bernard.

Festoj kaj eventoj redakti

  • Tradicia bazaro : bazaro, kiu okazas ĉiun ĵaŭdon en la centro, precipe laŭ la strato Saint-James kaj ĉirkaŭ la preĝejo.
  • "Festivalo les Garennes" : jara, senpaga kaj subĉiela muzikfestivalo kreita kaj organizata de la asocio OMCSL (Office Musique Culture Sports et loisirs) ekde 1997 kaj kies nomo venas de la nomo de la parko kie ĝi okazas.
  • "Vilaine en Fête!" : kuniĝo de malnovaj mastŝipoj el la tradicia ŝiparo de Basse-Vilaine.
  • Bazaro de la malnovaj libroj kaj bildkartoj : tiu bazaro okazas ĉiujare sur la placo de Bouffay kaj ĉirkaŭe. Tie amatoroj kaj profesiuloj vendas malnovajn librojn, bildkartojn, afiŝojn, ktp.

Edukado redakti

  • Unuagradaj lernejoj : lernejo des Petits Murins, lernejo Saint-Michel
  • Kolegioj: kolegio Saint-Joseph

Sporto redakti

Marŝadpadoj redakti

  • La cirkvito de la Pontoj (5,7 km, ĉ. 1h30) : La Roche-Bernard estas la deirpunkto de la cirkvito de la pontoj, kiu ebligas malkovri la riveron Vilaine kaj diversajn pontojn. Ĝi ebligas pasi sur la piedirula arko, kiu situas sub la ponto de Morbihan.
  • Pasvojo al la pado de granda marŝado n°39 (GR39) : pado deiranta de la fino de la kajo Saint-Antoine, kiu ebligas atingi la GR39 inter Guérande kaj la monteto Sankta-Mikaelo.

Bibliografio redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti