Ara Pacis

muzeo en Italio

La Ara Pacis Augustae (en Latino, "Altaro de Aŭgusta Paco"; ofte mallongigita kiel Ara Pacis) estas altaro en Romo dediĉita al Pakso, nome Romia diino de Paco. La monumento estis komisiita de la Roma Senato la 14an de Julio, 13 a.K., honore al la reveno de Aŭgusto Cezaro al Romo post tri jaroj en Hispanio kaj Gaŭlio,[1][2] kaj konsekrita la 30an de Januaro, 9 a.K.[3] Origine situa en la nordaj bordoj de Romo, ĉirkaŭ unu romian mejlon el la limo de pomerium ĉe la okcidenta flanko de Via Flaminia,[4] ĝi staris en la nordorienta angulo de la Marsa Kampo, nome iama inundebenaĵo de la rivero Tibero kaj laŭgrade iĝis enterigita sub 4 metroj de sedimentaj tavoloj. Ĝi estis restarigita en sia nuna loko, nune Muzeo de Ara Pacis, en 1938.

Ara Pacis
arkeologia lokomuzeo • altar in antiquity • sanktejo [+]
Koordinatoj41° 54′ 23″ N, 12° 28′ 32″ O (mapo)41.90638888888912.475555555556Koordinatoj: 41° 54′ 23″ N, 12° 28′ 32″ O (mapo)

Ara Pacis (Romo)
Ara Pacis (Romo)
DEC

Map
Ara Pacis
Vikimedia Komunejo:  Ara Pacis [+]
vdr
Ara Pacis Augustae, nome "Altaro de Aŭgusta Paco", restarigita.

Referencoj redakti

  1. Diana E. E. Kleiner. Ara Pacis Augustae (Multimedia presentation). Yale University.
  2. Aŭgusto Cezaro. Res Gestae Divi Augusti [Atingoj de Diigita Aŭgusto]. ĉ. 14 p.K., 8.5, 12.2 [1] Alirita la 28an de Majo 2018.
  3. Crow, Charlotte (Junio 2006). "The Ara Pacis". History Today. 56 (6)., p. 5.
  4. Torelli, Mario (1982). Typology and Structure of Roman Historical Reliefs. Ann Arbor: University of Michigan Press. ISBN 0472081713.

Eksteraj ligiloj redakti