Araba Agrikultura Revolucio

La Araba Agrikultura Revolucio[1] (ankaŭ referencata varie kiel Mezepoka Verda Revolucio,[2][3] Islama Agrikultura Revolucio, Muslima Agrikultura Revolucio[4] kaj Islama Verda Revolucio)[5] estas la nomo farita de la historiisto Andrew Watson en influa[4][6] artikolo de 1974 por kio li argumentis kiel fundamenta transformado en agrikulturo el la 8a al la 13a jarcentoj en la Islama regiono de la Malnova Mondo.[1] Li listigis dekok kultivaĵojn kiuj estis amplekse disvastigitaj dum la islama periodo, kiaj kvar bazmanĝaĵoj, nome durum-tritiko, Azia rizo, sorgo, kaj kotono. Li ankaŭ argumentis ke teknikoj kiaj irigacio estis jam disvastigitaj en la mondoregiono tiame.

La historiisto Andrew Watson argumentis en 1974 ke Araboj transformis agrikulturon en la Islama Orepoko per la etendo de ĉefaj kultivaĵoj kaj teknikoj kiaj irigacio tra la tuta Malnova Mondo.[1]

Fakuloj kiaj la historiisto Michael Decker malkonsentis kun partoj de la propono de Watson, argumentante ke kvar bazmanĝaĵoj jam estis amplekse disvastigitaj antaŭ tiu periodo, kaj ke la islama irigacio superkonstruiĝis pli ol anstataŭis la romian irigacian reton en Hispanio. Tamen, la historiisto Paolo Squatriti, reviziis la artikolon de Watson 40 jarojn poste, kaj notis ke tiu termino iĝis utila al multaj diversaj historiaj studoj, kaj ke ĝi kongruis kun novaj trovoj en arkeologio kaj arkeobotaniko.

Historio redakti

 
La uzado de norio, nome akvoradoj por levi akvon por irigacia kaj hejma uzoj estis inter la teknologiojn enkondukitaj al Eŭropo tra Al-Andalus en la mezepoka islama mondo.

El la 8a jarcento, la mezepoka islama mondo entreprenis transformadon en agrikultura praktiko, priskribita de historiisto Andrew Watson kiel Araba Agrikultura Revolucio.[1] Tiu transformado estis helpata de nombraj faktoroj kiaj la disvastigo de multaj kultivaĵoj kaj plantoj laŭlonge de la islamaj komercvojoj, la etendo de pli antaŭeniraj farmoteknikoj, kaj agrikultur-ekonomia sistemo kiu promesis pliigajn rezultojn kaj efikecon. La nova agrikultura praktiko ŝanĝis la ekonomion, la distribuadon de la loĝantaro, la vegetalan kovron, la agrikulturan produktadon, la nivelojn de loĝantaro, urban kreskon, la distribuadon de la laborfortoj, la kuirarton, dieton, kaj vestomanieron tra la tuta islama mondo. Islamaj komercistoj kovris multon de la Malnova Mondo, kaj la komerco ebligis la disvastigon de multaj kultivaĵoj, plantoj kaj farmoteknikoj tra la tuta mondoregiono, same kiel la adaptadon de kultivaĵoj, plantoj kaj teknikoj el transe al la islama mondo.[1] Tiu disvastigo enmetis ĉefajn kultivaĵojn en Eŭropon tra Al-Andalus, kun la teknikoj por ties kultivado kaj kuirado. Sukerkano, rizo, kaj kotono estis inter la ĉefaj kultivaĵoj transpasataj, kun citrusoj kaj aliaj fruktarboj, nuksarboj, legomoj kiaj melongeno, spinaco kaj folibeto, kaj la uzado de spicoj kiaj kumino, koriandro, muskato kaj cinamo. Intensiva irigacio, kultivciklo, kaj agrikulturaj lernolibroj estis amplekse adoptitaj. Irigacio, parte bazita sur romia teknologio, faris uzadon de noriaj akvoradoj, akvomuelejoj, akvobaraĵoj kaj rezervejoj.[1][7][8]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 Watson, Andrew M. (1974), "The Arab Agricultural Revolution and Its Diffusion, 700–1100", The Journal of Economic History 34 (1): 8–35, doi:10.1017/S0022050700079602 .
  2. Watson, Andrew M (1981), "A Medieval Green Revolution: New Crops and Farming Techniques in the Early Islamic World", in Abraham L. Udovitch, The Islamic Middle East, 700–1900: Studies in Economic and Social History, (ISBN 9780878500307) .
  3. Glick, Thomas F (1977), "Noria Pots in Spain", Technology and Culture 18 (4): 644–50, doi:10.2307/3103590 .
  4. 4,0 4,1 Decker 2009.
  5. Burke, Edmund (June 2009), "Islam at the Center: Technological Complexes and the Roots of Modernity", Journal of World History (University of Hawaii Press) 20 (2): 165–86 [174], doi:10.1353/jwh.0.0045 
  6. Squatriti, Paolo (2014). "Of Seeds, Seasons, and Seas: Andrew Watson's Medieval Agrarian Revolution Forty Years Later". The Journal of Economic History. 74 (4): 1205–1220. doi:10.1017/S0022050714000904.
  7. Watson, Andrew M.. (1983) Agricultural Innovation in the Early Islamic World. Cambridge University Press. ISBN 0-521-24711-X.
  8. National Geographic. (2015) Food Journeys of a Lifetime. National Geographic Society. ISBN 978-1-4262-1609-1.

Bibliografio redakti

  • Decker, Michael (2009), "Plants and Progress: Rethinking the Islamic Agricultural Revolution", Journal of World History 20 (2): 187–206, doi:10.1353/jwh.0.0058 
  • Oleson, John Peter (2000), "Irrigation", in Wikander, Örjan, Handbook of Ancient Water Technology, Technology and Change in History, 2, Leiden: Brill, pp. 183–216, (ISBN 90-04-11123-9) 
  • Oleson, John Peter (2000), "Water-Lifting", in Wikander, Örjan, Handbook of Ancient Water Technology, Technology and Change in History, 2, Leiden: Brill, pp. 217–302, (ISBN 90-04-11123-9) 
  • Wikander, Örjan (2000), "The Water-Mill", in Wikander, Örjan, Handbook of Ancient Water Technology, Technology and Change in History, 2, Leiden: Brill, pp. 371–400, (ISBN 90-04-11123-9) 
  • Wikander, Örjan (2000), "Industrial Applications of Water-Power", in Wikander, Örjan, Handbook of Ancient Water Technology, Technology and Change in History, 2, Leiden: Brill, pp. 401–412, (ISBN 90-04-11123-9) 

Eksteraj ligiloj redakti