Araba printempo

Ondo de ribeloj, manifestacioj kaj protestaj kaj perfortaj agoj senprecedenca en la araba mondo, kiu komenciĝis la 17an de decembro 2010 en Tunizio kaj disvastiĝis tra arabaj landoj kaj ĝiaj najbaroj.

La revolucioj kaj protestoj en la araba mondo de 2010 al 2012, nomataj laŭ diversaj amaskomunikiloj kiel Demokratia araba revolucio aŭ la Araba printempo (Araba: الربيع العربي, transliterumo: a-rabi'a al-arabi) estis serio de popolaj ribeliĝoj en kelkaj arabaj landoj, ĉefe en la nordo de Afriko, kvalifikitaj kiel revolucio fare de la internaciaj amaskomunikiloj, kiuj ekiĝis per la tunizia revolucio, kies dato estas prenita kiam la 26jaraĝa junulo Mohamed Bouazizi sinmortigis. Ili konsistas el ribeloj neniam antaŭe okazintaj en la araba mondo, ĉar, eĉ se en tiu regiono ekzistis pluraj laikismaj kaj respublikanaj revolucioj, ĝis nun ili ĉiam naskiĝis ene de militistaj ŝtatpuĉoj kaj kiel rezulto naskiĝis aŭtoritatecaj reĝimoj sen tiom da popola subteno, kaj la nunaj revolucioj estas karakterizitaj je demokratiaj plendoj kaj plibonigo de la vivkondiĉoj. Tamen en multaj kazoj islamismaj partioj malaltigis la kvaliton de laikeco, kiun oni ĝuis ekzemple en Tunizio aŭ Egipito.

Koloro de malhelo ĝis helo montras gravecon de la okazintaĵoj
Amasaj manifestacioj en la stratoj de Egiptio, Tunizio, Jemeno kaj Sirio (supre maldekstre, dekstrume)

Ĝis nun, okazis revolucioj en Tunizio[1] kaj Egiptio;[2] kaj enlanda milito en Libio kiu finis per faligado de la registaro;[3] civiluloj manifestaciis en Barejno,[4] Sirio,[5] kaj en Jemeno, kies rezulto estis la rezignado de la ĉefministro;[6] protestoj en Alĝerio,[7] Irako,[8] Jordanio,[9] Kuvajto,[10] Maroko,[11] kaj en Omano;[12] kaj malpli grandaj protestoj en Libano,[13] Maŭritanio, Sauda Arabio,[14] Sudano,[15] kaj Okcidenta Saharo.[16]

Protestaj manifestacioj estis akompanitaj de strikoj, marŝoj kaj amaskunvenoj. En iuj landoj protesto kaŭzis ŝanĝon de reĝimo, rezignon aŭ forigon de la reganto, en aliaj, diversaj registaraj reformoj estis efektivigitaj kiel la nuligo de krizaj regularoj, aŭ diversaj avantaĝoj estis donitaj al la loĝantoj de la lando kiel malaltigo de manĝaĵaj prezoj.

KonsekvencojRedakti

Dum la unua ondo de revolucioj kaj amasaj protestoj finiĝis meze de 2012, iuj nomas la konfliktojn kaj civilajn militojn, kiuj de tiam eksplodis en Mezoriento kaj Nordafriko kiel daŭrigo de la Araba Printempo dum iuj aliaj nomas la periodon la "Araba Vintro" aŭ sekvantan ĉenon de eventoj "Islama Vintro".

Granda parto de la komentistoj opinias, ke retrospektive oni povas paroli pri la fiasko de la araba printempo. La resulto en Sirio, per la jardeklonga civita milito, elstaras kiel speciala akra kazo. Laŭ la usona magazino de internacial rilatoj kaj politiko Foreign Affairs: Ĉirkaŭ jardekon post la komenco de la Araba Printempo, Tunizio estas "la sola lando, pri kiu oni povas diri, ke ĝi sukcesis transformi tipan islaman diktatorecon en novan demokration." Tamen ankaŭ homaj rajtoj en Maroko pliboniĝis, sed malpli multe ol en Tunizio.

Araba Printempo 2.0Redakti

La arabaj protestoj 2018–2021, ankaŭ konataj kiel Araba Printempo 2.0,[17][18][19] estas daŭraj kontraŭregistaraj protestoj en pluraj arabaj landoj, inkluzive de Maroko, Tunizio, Jordanio, Sudano, Alĝerio, Egiptujo, Irako, Libano kaj Sirio.[20] Ekonomiaj protestoj ankaŭ okazis en la Gaza Sektoro.[21]

Nobel premio pri pacoRedakti

En 2011, la Nobel-pacpremio estis donita al tri virinoj, inkluzive de Tawakkul Karman, jemena aktivulo, kiu kontribuis al la manifestacioj kaj renverso de jemena prezidanto Ali Abdullah Saleh kadre de la manifestacioj en Jemeno, kiuj estis parto de la Araba Printempo.

La premio estis gajninta "pro ŝia neperforta batalo favore al la sekureco de virinoj kaj iliaj plenrajtaj rajtoj en la plena partopreno de la konstruaj laboroj de la paco" [22] Karman estis en 2011 la plej juna persono premiita (hodiaŭ ŝi estas la tria plej juna post Malala Yousafzai kaj Nadia Murad) kaj ŝi ankaŭ estas la unua kaj ĝis nun sola araba virino.

ReferencojRedakti

  1. "Middle East In Revolt", Tropic Post, 11 February 2011. Kontrolita 11a Februaro 2011.
  2. Peterson, Scott, "Egypt's revolution redefines what's possible in the Arab world", Christian Science Monitor, 11a Februaro 2011. Kontrolita 12a Junio 2011.
  3. Spencer, Richard, "Libya: civil war breaks out as Gaddafi mounts rearguard fight", The Daily Telegraph, 23 February 2011. Kontrolita 12 June 2011.
  4. McLean, Jesse, "Death turns ‘harmless man’ into Bahrain uprising’s martyr", The Star, 16 February 2011. Kontrolita 12 June 2011.
  5. "'It Will Not Stop': Syrian Uprising Continues Despite Crackdown", 28 March 2011. Kontrolita 12 June 2011.
  6. "Thousands in Yemen Protest Against the Government", The New York Times, 28 January 2011.
  7. "Algeria protest draws thousands", CBC News, 12 February 2011. Kontrolita 12 June 2011.
  8. McCrummen, Stephanie, "13 killed in Iraq's 'Day of Rage' protests", The Washington Post, 25 February 2011. Kontrolita 12 June 2011.
  9. "Thousands protest in Jordan", Al Jazeera English, 28 January 2011. Kontrolita 12 June 2011.
  10. "Kuwaiti stateless protest for third day", Middle East Online, 20 February 2011. Kontrolita 12 June 2011.
  11. Morocco King on holiday as people consider revolt. Afrol (30 January 2011). Alirita 1 February 2011.
  12. Vaidya, Sunil, "One dead, dozen injured as Oman protest turns ugly", Gulf News, 27 February 2011. Kontrolita 12 June 2011.
  13. "Lebanon: Protests against Sectarian Political System", Reuters Africa, 27 February 2011. Kontrolita 8 March 2011. Arkivigite je 2011-11-24 per la retarkivo Wayback Machine
  14. "Man dies after setting himself on fire in Saudi Arabia", BBC News, 23 January 2011. Kontrolita 29 January 2011.
  15. Sudan opposition leader arrested. Press TV (19 January 2011). Alirita 29 January 2011.
  16. "New clashes in occupied Western Sahara", Afrol, 27 February 2011. Kontrolita 12 June 2011.
  17. Arab Spring 2.0.
  18. Arab Spring 2.0: Five lessons from 2011 for today's protesters.
  19. Q&A on Arab Spring 10 years after.
  20. . Will corruption, cuts and protest produce a new Arab spring?. The Guardian (26 January 2019). Arkivita el la originalo je 2019-10-27. Alirita 2019-03-19.
  21. Gaza rights groups denounce Hamas crackdown on protests. Arkivita el la originalo je 20 October 2019.
  22. (en) The Nobel Peace Prize for 2011