La Araba struto (Struthio camelus syriacus) estas formortinta subspecio de struto, kiu vivis en Mezoriento kaj pli precize iam en duoninsulo Arabio, sed poste ne pro dezertiĝo kaj nur ĉe la limo de Saŭdarabio, Jordanio, Irako kaj Sirio; eble en la duoninsulo de Sinajo tiu ĉi subspecio koincidis kun la afrika struto. Tiu birdo estis deklarita formortinta ek 1966. Ili estis iomete pli grandaj ol la nomiga subspecio struto (Struthio camelus camelus), la ino pli senkolora.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Araba struto

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Strutoformaj Struthioniformes
Familio: Strutonedoj Struthionidae
Genro: Struthio
Specio: Struthio camelus
Subspecio: S. c. syriacus
Struthio camelus syriacus
Rothschild, 1919
Konserva statuso

Konserva statuso: Formortinta (1966)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu struto estis tre konata de la popoloj de la regiono ekde la antikveco kaj estis priskribata detale en verkoj de arabaj naturalistoj de la Mezepoko, krom menciataj aŭ reprezentataj en restaĵoj de Mezopotamio, Asirio kaj Palestino (judoj). La araba struto estis ĉasata ĉefe de nobeluloj pro sia viando, haŭto kaj specife pro ties plumoj kiuj estis komercataj ĉe Ĉinio. Tiu birdo estis menciata en la tiamaj referencoj kiel kamelbirdo.

Ekde la 20-a jarcento, la araba struto iĝis konsiderata kiel tre rara. En la 1920-aj jaroj la bestoĝardeno de Londono klopodis la lastaj rehavi la subspecion per aĉeto de ovoj al kontraŭleĝa ĉasisto. Tiuj ovoj estis senditaj al Londono kie oni klopodis artefaritan kovadon malsukcese. Ties malaperon estis akcelata de la media detruado de la regiono, perdo de medio kaj enmeto de pafarmoj en la regiono ĉirkaŭ la Unua Mondmilito, kiuj kaŭzis troan ĉasadon, ĉefe se uzataj ekde aŭtoj. Dum la 20-aj jaroj jam estis tre rara birdo, en la 1940-aj jaroj oni vidis la lastajn ekzemplerojn vivajn (fakte oleolaboristoj ĉasis kaj manĝis ilin) kaj en la 1960-aj jaroj oni trovis dronitan ekzempleron. Poste jam ne plu.