Araba mondo

(Alidirektita el Arabaj landoj)

Oni aludas per la esprimo araba mondo (en araba, العالم العربي, al-`ālam al-`arabī) aŭ arabaj landoj (en araba, البلدان العربية, al-buldān al-`arabiyya) la aron de la landoj kie la parolantoj de la araba estas majoritato. La araba mondo estas formata de la okcidentaj landoj de Meza Oriento, specife tiuj de la Araba Duoninsulo, kaj la landoj de Magrebo kaj la Afrika Korno. Tio estas la membroj de la Araba Ligo. Por etendo, oni mencias per tiu nomo ankaŭ la mondan komunumon de personoj kiun formas la parolantoj de la araba lingvo — laŭ multaj variantoj— kiel gepatra lingvo.

Araba mondo
Civilizacia regiono
regiono • kultura regiono • geopolitika komunumo [+]

LandoAfrikaj: Egiptio, Libio, Sudano, Maroko, Alĝerio, Tunizio, Somalio, Maŭritanio, Ĝibutio, Komoroj, Ĉadio;


Aziaj: Saŭdarabio, Jemeno, Omano, Kataro, Barejno, Kuvajto, Irako, Libano, Sirio, Jordanio, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj;

Duonaŭtonomaj entoj: la Palestina Aŭtoritato, Okcidenta Saharo, Somalilando.
- koordinatoj10° 30′ 0″ N, 15° 30′ 0″ O (mapo)10.515.5Koordinatoj: 10° 30′ 0″ N, 15° 30′ 0″ O (mapo)


Araba mondo (Tero)
Araba mondo (Tero)

Map
Araba mondo
Vikimedia Komunejo:  Arab world [+]
vdr
Etendo de la araba lingvo.

La ekzisto de la araba mondo estas konsekvenco de la konkero islama el la jaro 622, nome unua de la Heĝiro. La originaj araboj loĝis en la duoninsulo de Arabio kaj kelkaj ĉirkaŭaj regionoj. La islamaj konkerintoj etendis fundamente sian religion, nome la Islamon, kaj la oficialan lingvon de la islama ŝtato, nome la araba. La entrudo de ambaŭ en la konkeritaj zonoj estis varia laŭ la diversaj loĝantaroj. Tiele estis loĝantaroj kiuj adoptis ambaŭ, kiaj la majoritato de tiuj kiuj aktuale komponas la araban mondon, de religio hegemonie islama. Estis aliaj kiuj adoptis la araban lingvon, sed ne la Islamon, kiaj ĉe la nombraj minoritatoj de kristanoj kiuj ĝis nun estas en kelkaj arabaj lnadoj (maronitoj, nestorianoj, koptoj, mozaraboj en la malaperinta Al-Andalus, ktp.). Estis aliaj kiuj adoptis la Islamon, sed ne la araban lingvon: kiaj ĉe la minoritatoj nearabaj en tiuj landoj (berberoj, kurdoj, nubioj) aŭ temas pri regionoj frue konkeritaj kiuj pluhavis siajn originajn lingvojn, kiel ĉe Irano, Turkio, Pakistano kaj Hispanio.

La koncepto de araba, tiele, kvankam estas tre ligita al islamo pro historiaj kaj kulturaj tialoj, estas nur lingva kaj ne devas esti konfuzata kun tiu de "islama", kiu estas la komunumo de personoj kies religia kredo estas la islamo. Fakte 80% el islamanoj ne estas parolantoj de araba lingvo, kaj krome multaj araboj estas kristanoj.

La koncepto de araba mondo aŭ araba nacio estas relative moderna kaj estas ligata al la eŭropaj naciismoj kiuj ligas la lingvon kun la politika strukturo. Ĝi kokurencas iele kun la koncepto de Umma aŭ komunumo de islamanoj.

La tutarabismo aŭ araba naciismo estas la ideologio kiu intencas stabli la unuigon de ĉiuj arabaj landoj en unusola politika ento. Al ĝi oni ŝuldas la koncepton de araba nacio.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti