Malfermi la ĉefan menuon

Indikoj pri la televidserio

Titolo: Arabela revenas Germanlingva titolo: »Die Rückkehr der Märchenbraut« (»La fabela fianĉino revenas«) Orignia titolo: »Arabela se vrací« Kreiĝlando: ČSSR Kreiĝjaroj: 1990 – 1993 Produktanto: CST, Premysl Prazsky filmentrepreno Barrandov, WDR Poepizoda longeco: ĉirkaŭ 25 minutoj Epizodoj (nombro)l: 26 (en unu aro) Origina lingvo: Ĉeĥa Muziko: Vítezslav HÁDL Baziĝas sur: * »Arabela« (»Arabela«), 1979 – 1981

Enhavo

AktorojRedakti

kaj multaj aliaj


»Arabela revenas« (titolo de la ĉeĥa origino: »Arabela se vrací«) estas fantazia porinfana ĉeĥa televidserio de la reĝisoro Václav VORLÍČEK kaj de la scenaristo Miloš MACOUREK. Ĝi kreiĝis dum la jaroj 1990 – 1993, daŭirgas la filmon »Magia korvo Rumburak« (»Rumburak«, 1984) kaj »Arabela« (»Arabela«, 1979 – 1981).

»Arabela revenas« estas komune produktita de Ĉeĥa televido kaj la germana televidstacio WDR.

Estas tre bedaŭrinde ke ĝis nun ne ekzistas E-versio.


EnhavoRedakti

La eksa fabel-reĝidino Arabela vivas dum 10 jaroj en la homoj-regno, en feliĉoplena geedzeco kun la inventisto Petr MAJER. Ambaŭ sentas deziron havi infanojn. Pri tiu deziro eksciiĝas la fia magiisto Rumburak, kaj tuj li havas sian planon.

Estas magia speco de pomoj por influi naskojn; tian pomon Rumburak speciale preparas kaj lanĉas al Arabela. La kaptilo sukcesas – Arabela naskas ne bebon sed du avojn.

Kaj kaoso en la fabel-regno, egulo tie formanĝas la homojn, unu post la alia.

La geedzoj Arabela kaj Petr nun vojaĝas inter la fabel- kaj homoj-regnoj, devas plenigi taskojn kaj elteni aventurojn, por reordigi ĉiujn misaĵojn al paca fino. Subtenas ilin inter alie Fantomas kaj Sherlock HOLMES.

EpizodojRedakti

Estas 26 epzizodoj po 25 minutoj.

  1. Eg(ul)aj zorgoj
  2. Ek al estonteco
  3. Sorĉoj senfine
  4. Fiaskoj, malbonŝancoj kaj Petr
  5. Vojaĝo al pomo
  6. Pomo tra la muro
  7. Herooj kormvojas
  8. Avbeboj
  9. Atentu, prete – ek!
  10. Novaj amikoj, novaj malamikoj
  11. Ringaj turnaĵoj
  12. Stulta kaprino
  13. Blekkasedo
  14. Kiu estas kiu?
  15. Reĝo! Nu, kaj?
  16. For, nur for
  17. Enfosi, elfosi
  18. Duoble
  19. Atentu, jen la infanoj!
  20. Preskaŭ je pendumilo
  21. Ĉio je la malbono?
  22. Je la insulo
  23. Savringo kaj pomkuko
  24. Vojaĝi eguli
  25. Ĉu fino?
  26. Korvo bona, fino bona

NotojRedakti

Bedaŭrindege Vladimír MENŠÍK (s-ro Karel MAJER el »Arabela« [»Arabela«]) ne plu povis partopreni, li mortis 1988.

Pri »Arabela« (»Arabela«) la reĝisoro planis ke Miroslava SAFRÁNKOVÁ korpigu la titolrolon; siatempe alie okazis, aktoris Stella ZÁZVORKOVÁ.

RetpaĝojRedakti