Araboj
Araboj estas popoloj disvastiĝintaj en Sud-Okcidenta Azio, Nord-Afriko (Sirio, Irako, Egiptio, Libio, Sauda Arabio, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj), kiuj la araban lingvon aŭ ties ian dialekton estas parolata (kaj ĝenerale, originale islamkredantoj).
Araboj العرب | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Suma populacio | ||||||||||||
450 millionoj | ||||||||||||
Ŝtatoj kun signifa populacio | ||||||||||||
| ||||||||||||
Lingvo(j) | ||||||||||||
araba | ||||||||||||
Religio | ||||||||||||
Islamo, kristanismo kaj aliaj religioj | ||||||||||||
Parencoj | ||||||||||||
ŝemidoj | ||||||||||||
PriskriboRedakti
La araboj vivis origine nur sur la Araba duoninsulo, sed ekde la 7-a jarcento ili konkeris Okcident-Azion, Nord-Afrikon kaj multaj el ili translokiĝis al la konkeritaj areoj, kie ili disvastigis la araban lingvon, islamon kaj evoluigis la araban kulturon. Ili okupiĝis ĉefe pri bestobredado (beduenoj) aŭ pri agrokulturo (felaĥo), grava parto estis komerco.
La araboj kunportis sian kulturon (i. a. la nuntempaj ciferoj estas arabdevenaj) al la Hispana duoninsulo, poste subigis ilin la Otomana Imperio. Post la Unua Mondmilito, Britio kaj Francio transprenis de la Otomana Imperio la potencon kaj elformis t.n. mandatojn. iom post iom ĉiu araba lando akiris sian sendependecon.
La arabaj landoj lokiĝas sur grandaj rezervoj de nafto. Ili eluzis tiun fakton en 1973, kiam pro milito inter Israelo kaj Egiptio kaj Sirio ili ne eksportis nafton, tiel 4-obliginte la naftoprezojn (Vidu la Naftokrizo de 1973). Tio kaŭzas ekonomian problemojn en ĉiu lando, sed tio rapidigis la ŝuldiĝon de la dua, tria mondo al la unua. La unua mondo (evoluintaj kapitalismaj landoj) sukcese travivis tiun naftoŝokon kaj ellaboris energiŝparajn ilojn, interalie konstruis atomcentralojn.
La araba mondo neniam estis unueca, ĉar vivas inter la araboj diversaj kutimoj en la landoj . Kvankam NASSER (kaj poste KADHAFI) provis unuigi la arabajn landojn, tio ne sukcesis, pro la diversaj eksteraj apogantoj de la landoj (Usono ĉiam apogis la emiratojn, Saud-Arabion, Israelon en la regiono), kio kaŭzas ĉiam malkonsenton inter la arabaj landoj eĉ en la Araba Ligo, politika organizo de la arabaj landoj.
La riĉa naftorezervo ebligis ĝis hodiaŭ la konserviĝon de la triba, vira socio (Patriarkismo).
Artoj kaj kulturoRedakti
Araboj disvolvigis ampleksan kaj riĉan kulturon ĉefe el la epoko de la Islama disvastiĝo, kiam la araboj kontaktis kun aliaj kulturoj kiel tiuj de Irano, ĝis Hindio kaj Ĉinio oriente, kaj de Turkio, Antikva Grekio, berberoj kaj Al-Andalus. Tiu akirita riĉo montriĝis ĉefe en la kampoj de la arto (ekzemple vidu arabesko), literaturo kaj scienco.
Laŭ Francisko Azorín la araba arto estas Arto el la araboj aŭ ĝin imitanta. La arkitekturo estis elvolba, tre ornamplena per ĉizaĵoj, azulehoj, k. brilaj koloroj. Ĝiaj 5 skoloj nomiĝas: sirio- egipta, mogreba, persa, turka kaj hinda.[1]
Araba kuirarto (arabe: مطبخ عربي) estas kuirarto de la araboj, difinita kiel la diversaj regionaj kuirartoj en la araba mondo, el Magrebo al la Fekunda duonluno, kaj la Araba Duoninsulo. La kuirartoj ofte estas jarcentaj kaj reflektas la kulturon de granda interŝanĝo de spicoj, herboj kaj manĝaĵoj.
LiteraturoRedakti
(angla) Rayan Fakhoury, Still Arab, LARB, la 29-an de januaro 2021.
Vidu ankaŭRedakti
NotojRedakti
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 18.
Eksteraj ligilojRedakti
- http://www.aaiusa.org/arab_world.htm Arkivigite je 2005-08-28 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.albawaba.com
- http://www.ameinfo.com
- http://nabataea.net/arabia.html
- http://www.araboo.com Arab World Directory