Arabio

duoninsulo en okcidenta Azio, nordorienta de Afriko, suda de la Persa Golfo kaj Irano
(Alidirektita el Arabujo)

Arabio estas duoninsulo en sud-okcidenta Azio, la plej granda en la mondo; Araboj nomas ĝin "insulo de araboj" (ĝazirat al arab). Arabio, ArabujoAraba Duoninsulo estas hejmlando de la araba loĝantaro, lingvo kaj kulturo, ankaŭ mondreligio Islamo. Preskaŭ ĉiuj ŝemidaj triboj, kiuj en antikveco transmigris al Mezopotamio kaj Palestino, originas de la centra Arabio. La centra parto de Arabio neniam estis konkerita de iuj imperioj kaj ĝi ĉefrolis en la historio de multaj muzulmanaj regnoj.

Arabio
arabe شبه الجزيرة العربية
duoninsulo
Du lokoj en Araba subkontinento - supre: Omano, sube: Jemeno
Alia nomo: Araba duoninsulo
Kontinento Azio
Landoj
Historiaj regionoj Reĝlando Ŝeba, Sasanidoj, Nabateo
Parto de Mezoriento
Montaroj Ĝabal Haraz, Montaro Heĝazo
Najbaras kun
Kelkaj urboj
Rivero Aaragah Jemeno
Plej alta punkto
 - situo Ĝabal an-Nabi Ŝuajb, Provinco Sanao, Jemeno
 - alteco 3 666 m s. m.
Areo 3 237 500,0 km² (323 750 000 ha)
Loĝantaro 63 700 000 (2011) takso
Dezertoj
Tektona plato Arabia plato
Horzono UTC (UTC+3, + 4)
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO
Nomo Malnova Urbo de Sanao
Tipo de heredaĵo kultura heredaĵo
Jaro 1986 (#10)
Numero 385
Regiono Arabaj ŝtatoj
Kriterioj iv, v, vi
Krudmaterialoj Nafto, Tergaso
Religio Islamo
Araba duoninsulo
Araba duoninsulo
Araba duoninsulo
Landoj de Araba duoninsulo
Landoj de Araba duoninsulo
Landoj de Araba duoninsulo
Vikimedia Komunejo: Arabian Peninsula

Areo ĉirkaŭ 2,7 mln kv.km.Loĝantaro pli ol 35 mln. Ĉirkaŭita de Ruĝa Maro (okcidente), Adena Golfo kaj Araba Maro (sude), Omana Golfo kaj Persa Golfo (oriente). Plimulte - ebenaĵoj kaj plataĵoj, en okcidenta kaj sudo - altaj montoj, alteco ĝis 3600 m. Klimato tropika, seka (100–200 mm jare). Plejparte dezertoj - Araba dezerto (Nefudo, Daĥnao, Rub-al-Ĥalo kaj Tihamaho). Gravaj krudaĵoj de nafto.

En Arabio troviĝas la jenaj ŝtatoj: Sauda Arabio, Kuvajto, Kataro, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Omano kaj Jemeno.

Kulturo redakti

 
Juna saudaraba virino vestita en islama vestaro tiel, kiel postulas tion ŝario

La duoninsula arabasuda araba dialekto temas pri la variaĵoj de la araba, kiujn oni parolas en la Araba Duoninsulo. Tio inkludas la landojn Sauda Arabio, Jemeno, Omano, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Kuvajto, Barejno, Kataro, suda Irako, kaj la tribaj popoloj (la historiaj loĝantoj) de Jordanio.

Esperanto redakti

Arabujo. En 1905 en Aden propagandis Cap. H. E. Jacob. En 1907 kaj 1908 aperis lernolibro por araboj (de Muusbah, 43 p. kaj de Haddad, 56 p.) I. ŜIRJAEV.

Vidu ankaŭ redakti